Kirill Babaev: Ĉinio estas unu el la landoj, kiuj plej multe donas atenton al scienc-teknika investo
Ĝoja Publikigita: 2022-10-18 08:42:24

Kirill Babaev, aganta estro de Instituto pri Ĉinio kaj Moderna Azio sub Rusa Akademio de Sciencoj kaj rusa fama fakulo pri Ĉinio, lastatempe ricevis ekskluzivan intervjuon de Ĉina Komunikila Grupo (ĈKG), montrante, ke la ĉina pasinta dekjara disvolvo estas admirinda. Li opinias, ke Ĉinio estas unu el la landoj de la mondo, kiuj plej multe atentas scienc-teknikan investon. Babaev montris, ke dum rapide ŝanĝiĝanta internacia situacio, lia instituto kaj li mem tre atentas la 20-an Nacian Kongreson de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ).

La Instituto pri Ĉinio kaj Moderna Azio sub Rusa Akademio de Sciencoj estas rusa aŭtoritato pri studoj de ĉinaj demandoj. Aganta estro Babaev diris, "Kiel erudiciuloj ni tre atentas planon de la 20-a Nacia Kongreso de la KPĈ pri ĉina disvolvo en la estontaj kvin jaroj kaj eĉ en pli longa periodo, kaj celojn prezentotajn de la KPĈ por la estonto. Ni tre serioze studis la ĉinan disvolvon kaj ĝojas pro ĝia disvolvo. Ni ankaŭ esperas, ke Ĉinio tenos sian disvolvan tendencon."

Babaev, kiel fakuloj pri Ĉinio, multfoje vizitis Ĉinion en la pasintaj dek jaroj, kaj atestis, ke Ĉinio gajnis monde konatajn atingojn. "Mi opinias, ke la ĉinaj atingoj estas admirindaj. Estas tute prava decido la nova disvolva aranĝo, elmetita de Ĉinio, ke enlanda cirkulado estas ĉefa kaj la cirkulado enlanda kaj internacia akcelas unu la alian, ankaŭ konformas al la postulo de la ekonomia disvolvo de la lando. Cetere, en la lastaj dek jaroj Ĉinio fortigis investon en scienco kaj tekniko, kio estas tre grava kaj estigis bazon por ĉina estonta disvolvo. Ĉinio estas unu el la landoj, kiuj plej multe zorgas pri investo scienc-teknika, kaj tio povas garantii la estontan disvolvon de la lando."

Babaev opinias, ke ĉinaj spertoj pri disvolvo en la pasintaj dek jaroj estas lernindaj kaj referencaj por aliaj landoj. Lin profunde impresis atingoj de Ĉinio en infrastruktura konstruado. Li sciigis raportiston, ke dum la lastaj jaroj Ĉinio ĉiuflanke fortigis infrastrukturan konstruadon kaj establis modernan infrastrukturan sistemon. Li atendas, ke Rusio kaj Ĉinio disvolvos pli profundan kunlaboron pri infrastruktura konstruado kaj interŝanĝoj. "Ambaŭ Rusio kaj Ĉinio estas landoj kun vasta teritorio kaj ni opinias, ke spertoj ĉinaj en regiona infrastruktura konstruado estas lernindaj de ni. Kaj Rusio devas aktive kunlabori kun ĉinaj entreprenoj en la infrastruktura kampo."

 

 

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree