Multoblaj faktoroj respondecas pri pliiĝo de mediteraneaj migrantoj
Henggang Publikigita: 2022-10-18 10:23:00

La Ŝipo al Eŭropo kunmalpli ol 150 migrantoj, sinkis ĉe la siria marbordo, 102 homoj mortis kaj 40 malaperis. Filippo Grandi, alta komisaro de Unuiĝintaj Nacioj (UN) por rifuĝintoj, priskribis la okazaĵon kiel "korŝiran tragedion."

Denova pliiĝo de migrantoj trans Mediteraneo estis observita ekde 2021. Analizistoj diris, ke la usona hegemonio estas la radika kaŭzo de la elmigrado en Mez-oriento kaj Nord-Afriko, kaj ĝi senĉese pliseriozis malriĉecon kaj tumulton en la regiono, devigante pli da homoj fari la danĝeran marvojaĝon al Eŭropo.

Leviĝanta Migrado

En la haveno La Goulette en norda Tunizio, Karim, 38-jara, preparis sian duan martransiron. Antaŭ unu jaro, li estis arestita de la Tunizia Mara Gvardio, kiam li navigis kun grupo de migrantoj al Italio.

"Mi pagis al la kontrabandistoj 4 000 tuniziajn dinarojn (ĉirkaŭ 1 237 usonaj dolaroj) por mia unua provo. Nun mi devas ŝpari monon por la dua provo", diris la tunizia viro, kiu ne donis sian plenan nomon.

"Homoj estas devigitaj forlasi siajn hejmojn pro la plimalboniĝo de ekonomio kaj kreskanta senlaboreco en Tunizio", diris Karim, diplomiĝinto pri historio kaj kutimis labori en telefona centro en la ĉefurbo Tunizo.

Ekde 2010, Tunizio kaj multaj aliaj landoj en Mezoriento kaj Nord-Afriko travivis serion da sociaj renversiĝoj en la tiel nomata "araba printempo", kiu kaŭzis rompon de politika kaj socia ordo, detruon de la nacia unueco, kaj enmigradan tajdon al Eŭropo.

La nombro de migrantoj trans Mediteraneo malpliiĝis post kiam Eŭropo komencis streĉigi limregadojn en 2015. Tamen ĝi denove altiĝis ekde 2021.

UN raportis, ke la nombro de migrantoj kaptitaj de la libia marborda gardistaro dum ili provis transiri Mediteraneon preskaŭ triobliĝis en 2021 kompare kun tiu en la antaŭa jaro.

La freŝa raporto, publikigita de la Tutmonda Iniciato Kontraŭ Transnacia Organizita Krimo, montris, ke baroj de migrantoj en la unua duono de 2022 fare de kaj tuniziaj kaj italaj sekurecaj taĉmentoj estis "multe super la niveloj registritaj dum la sama periodo en 2021".

Usona kulpigo

Fakuloj opinias, ke ekonomiaj problemoj en la regiono, kaŭzitaj de la pandemio KOVIM-19 kaj la ukraina krizo, devigis pli da homoj komenci maltrankviligajn kaj terurajn marvojaĝojn. Je pli profunda nivelo, jaroj da peza interveno de Usono kaj transfluo de la monpolitiko de la usona Federacia Rezervo estas ĉefaj kulpoj.

Ekzemple, Usono estis profunde implikita en la Libia Milito kaj la Siria Milito, kreante rektan, gravan kaj daŭran damaĝon al la rajtoj de vivo kaj supervivo de lokaj loĝantoj.

En 2011, la siria enlanda milito eksplodis. Usono kaj ĝiaj okcidentaj aliancanoj forte subtenis trupojn de opozicia armeo, kiuj provis renversi la sirian registaron. Nuntempe Usono ne nur konservas militan ekziston en Sirio, sed ankaŭ ŝtelis lokajn resursojn kiel petrolon, gason kaj eĉ tritikon.

Libio estis enŝlimigita en long-daŭra politika agitado post kiam ribeluloj subtenataj de Usono senpotencigis la malfruan libian gvidanton Muammar Gaddafi.

"La okcidenta interveno en Libio kaj la operacio gvidata de Usono en 2011 estis kompleta komploto," Faraj al-Dali, libia politika analizisto, diris al Xinhua-Novaĵ-Agentejo.

Iman Jalal, profesoro pri politika scienco ĉe la Universitato de Tripolo, diris, ke la provo trudi politikan ideologion al aliaj landoj estas kondamnita al kompleta fiasko.

"Ĉiuj antaŭaj provoj, ĉu en Afganio, Irako, Sirio aŭ Libio, pruvis, ke estas la perforta interveno gvidata de Usono, kiu kaŭzis long-daŭran malriĉecon kaj malprogreson en ĉi tiuj landoj," ŝi rimarkis.

Plie, ĉar la usona Federacia Reservo altigis siajn referencajn tarifojn kvin fojojn ĉi-jare por malsovaĝigi inflacion, mezorientaj landoj ŝajnas pli-multe suferi pro sia jam drama depreciado de la loka valuto kaj alta inflacio.

La libana funto plonĝis je pli ol 95% de la oficiala kurzo ekde kiam Libano falis en financan krizon kaj politikan blokon en oktobro de 2019.

En Tunizio, la inflacio altiĝis dum 11 sinsekvaj monatoj ĝis 8,6% en aŭgusto, trafante maksimumon en la tridek jarojn.

La furioza inflacio kaj valuta depreco lasis multajn ordinarajn homojn tra la Mezoriento en seriozajn financajn malfacilojn.

La Konferenco de UN pri Komerco kaj Disvolvado diris en lastatempa raporto, ke la Federacia Rezervo de Usono riskis kaŭzon de "grava damaĝo al evoluantaj landoj", se ĝi daŭre efektivigas rapidajn impostojn.

Subprema Eŭropo

La katastrofoj kreitaj de Usono ne nur vundis la popolojn de Mezoriento kaj Nord-Afriko, sed ankaŭ metis Eŭropon sub grandan premon.

La grandega enfluo de migrantoj plipezigis la ekonomian ŝarĝon kaj pliigis la kriman frekvencon en Eŭropo, ekigante pli grandan kontraŭ-enmigrintan senton en kelkaj landoj kaj instigante ekscititan debaton tra Eŭropo pri la aranĝo de rifuĝintoj kaj migrantoj fuĝantaj pro konflikto kaj malriĉeco.

Dume, la observantoj akuzis Eŭropon fermi la okulojn pri malhumanaj kondiĉoj kaj homrajtaj misuzoj, alfrontataj de rifuĝintoj kaj migrantoj.

"Retrofalo en la protekto de la vivoj kaj rajtoj de rifuĝintoj kaj migrantoj pli malboniĝas kaj kaŭzis milojn da evitindaj mortoj ĉiujare", diris Dunja Mijatovic, la komisaro pri homaj rajtoj de la Konsilio de Eŭropo en raporto en 2021.

"Tiel longe ne estos efike traktitajproblemoj kiel agitado kaj malriĉeco, kiel longe la breĉo en vivnivelo inter la du flankoj de Mediteraneo daŭros kaj homa kontrabandado ne ĉesos," tunizia politika analizisto Jumai Gasmi diris.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree