Martin Jacque: Ĉinaj atingoj en pasintaj dek jaroj sur multaj kampoj estas vaste subtenataj kaj laŭdataj de internacia komunumo
Ĝoja Publikigita: 2022-10-19 13:18:56

Dum ekskluziva intervjuo kun la Ĉina Komunikila Grupo (KPĈ) , Martin Jacque diris, ke en la pasintaj dek jaroj Ĉinio akiris monde konatajn atingojn en ekonomia, socia kaj aliaj kampoj, kiuj estas vaste subtenataj kaj laŭdataj de la internacia komunumo. De longa tempo Ĉinio montris sian respondecon de mondpotenco, kaj laŭ la celo de konstruado de la homara komunumo kun komuna estonteco, Ĉinio elmetis multajn iniciatojn, inkluzive de la iniciato Zono kaj Vojo kaj kontribuis per ĉina saĝo al la internacia kunlaboro.

Jacque unue montris dum la intervjuo, ke estas granda kaj grava la signifo de ĉina ampleksa venko super malriĉeco, kio donis bonan modelon por kontraŭbatali malriĉecon en aliaj landoj. "En la pasintaj kelkaj jaroj Ĉinio plenumis grandajn atingojn en redukto de malriĉeco. Estas grava kaj granda la signifo de ĉina venko super malriĉeco. Kaj Ĉinio sendis klaran signalon al aliaj landoj de la mondo, ke malriĉeco ne ekzistos ĉiam kaj eblas malaperigi ĝin."

Jacque montris, ke samtempe kun la ĉiuflanka elradikigo de absoluta malriĉeco, la ĉina ekonomio daŭre kreskis kaj realigis transformiĝon de kvanta kresko al kvalita kresko, precipe gajnis mirindan progreson en alt-tekniko. Li substrekis, ke krom la menciitaj atingoj ekonomiaj kaj sociaj, Ĉinio multe agadis kontraŭ KOVIM-19, kio povas esti rigardata kiel monda ekzemplo. Li diris, "Kompreneble retrospektante ekonomian disvolviĝon dum la pandemio, ni ne povas ignori la pandemion kaj ĝian influon. Samtempe ni devas agnoski la atingojn de Ĉinio kontraŭ la pandemio. Estas admirinda atingo, ke Ĉinio kun tiom granda loĝantaro povas teni tiom malalta la nivelon de infektado kaj mortoj, kaj ni eĉ povas diri, ke Ĉinio estas la plej sukcesa lando de la mondo en batalo kontraŭ la pandemio."

Pri la ideo de konstruado de la homara komunumo kun komuna estonteco, prezentita de ĉina prezidanto Xi Jinping, Jacque diris, ke la ideo montras fortan altiron kaj influon dum la procezo de transformiĝo de la monda regado kaj klaran kaj ĝustan direkton, por ke la homara socio marŝu al paco kaj prospero. "Mi opinias, ke la ideo konstrui homaran komunumon kun komuna estonteco estas kerno de la komuna valoro de la tuta homaro. Antaŭ la mondo pli kaj pli komplika kaj ŝanĝiĝema, ni devas elpensi rimedojn por unuigi homojn kaj realigi mondan disvolvon per kunlaboro kaj komuna gajno."

Jacque resumis, ke laŭ la menciitaj faktoroj, monde konataj atingoj de Ĉinio en la lastaj dek jaroj jam estas klare viditaj de la tuta mondo, kaj vaste subtenataj kaj laŭdataj de la internacia komunumo.

 

 

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree