Popola demokratio en tuta procezo garantias mastriĝon de ĉina popolo por lando
Pluveta Publikigita: 2022-10-19 17:35:12

“Popola demokratio en tuta procezo estas la esenca eco de la socialisma demokratia politiko, kaj ĝi estas la plej vasta, reala kaj efika demokratio.” diris Xi Jinping en raporto, farita al la 20a Nacia Kongreso de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ), kiu malfermiĝis dimanĉe en Pekino, nome de la 19a Centra Komitato de la KPĈ. En la raporto Xi ĉiuflanke prezentis la karakterojn kaj avantaĝojn de la popola demokratio en tuta procezo kaj montris klaran direkton por ke Ĉinio disvolvu socialisman demokratian politikon en nova epoko. Tio ankaŭ malfermis gravan fenestron por ke la internacia komunumo observu la kvalitecon de la ĉina demokratio.

Kio estas la popola demokratio en tuta procezo? Ĝi estas granda kreaĵo de la KPĈ, kiu kondukas la ĉinan popolon strebi, disvolvi kaj realigi demokration. Fakte, la historio de la lukto de la Komunista Partio de Ĉinio estas la historio de lukto, kiu kondukis la popolon esplori, formi kaj disvolvi popolan demokration en la tuta procezo. Precipe ekde la 18-a Nacia Kongreso de la KPĈ, la koncepto kaj praktiko de demokratio senĉese pliriĉiĝis, kaj la demokratia disvolviĝo de Ĉinio eniris novan historian periodon.

“La popola demokratio estas la vivo de socialismo, kaj ĝi estas la ĝusta vojo konstrui modernan socialisman landon en ĉiuj aspektoj.” Nuntempe Ĉinio iras sur la vojo al plena konstruo de potenca kaj moderna socialisma lando kaj al realigo de la celoj de la dua jarcento. Kiel la demokratia politika sistemo povas esti plibonigita? Ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la KPĈ Xi Jinping emfazis en la raporto, ke necesas plibonigi la sistemon de la popolo kiel mastro de la lando, kaj elmetis postulojn kiel plifortigi la garantion de la popolo kiel mastroj de la lando, ĉiuflanke disvolvi konsultiĝan demokration, aktive disvolvi demokration en la bazo, kaj firmigi kaj disvolvi la plej vastan patriotan unuecfronton, montrante la direkton por disvolvi la popolan demokration en la tuta procezo.

Demokratio ne estas ornamaĵo, sed ilo por solvi la problemojn, kiujn la popolo bezonas solvi. La mondo estas diversa, kaj la modelo de demokratio neniam estas unuspeca. Nur la demokratia sistemo enradikiĝinta en la landa grundo kaj taŭga al propraj naciaj kondiĉoj estas la plej fidinda kaj efika. En la nova vojaĝo de konstruado de moderna socialisma lando en ĉiuj aspektoj, la Komunista Partio de Ĉinio daŭre disvolvos popolan demokration en tuta procezo, garantios la popolon esti la mastro de la lando kaj faros ĉinajn kontribuojn al la riĉigo kaj evoluigo de la politika civilizacio de la homaro.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree