20a Nacia Kongreso de KPĈ okazigis gazetaran konferencon pri laŭleĝa regado en Ĉinio
Yu Publikigita: 2022-10-19 14:14:44

La gazetara centro de la 20a Nacia Kongreso de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ) gastigis gazetaran konferencon merkrede en Pekino por informi amaskomunikilojn pri konstruado de laŭleĝa regado en Ĉinio.

Kun la temo "Sub la Gvido de la Penso de Xi Jinping pri Laŭleĝa Regado, Strebo al Konstruado de Altnorma Laŭleĝa Regado en Ĉinio", ĝenerala vicsekretario de la Komisiono de Politikaj kaj Leĝaj Aferoj de la Centra Komitato de la KPĈ Yin Bai kaj aliaj oficialuloj - Li Rong el la Plej Supera Popola Kortumo, Tong Jianming el la Plej Supera Popola Prokurorejo, Xu Ganlu el la Ministerio pri Publika Sekureco kaj la Nacia Administracio pri Enmigrado, kaj ankaŭ Zuo Li el la Ministerio pri Justeco respondis demandojn de ĉinaj kaj alilandaj ĵurnalistoj.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree