Ĉina sendito alvokas antaŭenigon de politika procezo en Malio
Yu Publikigita: 2022-10-19 14:32:24

Ĉina sendito marde alvokis klopodojn por antaŭenigo de la politika procezo en Malio.

Dai Bing, aferŝarĝito de la ĉina konstanta misio al la Unuiĝintaj Nacioj, diris, ke estis progreso en politika transiro, pacprocezo kaj batalo kontraŭ terorismo en Malio, rezulte de komunaj klopodoj de la maliaj aŭtoritatoj, regionaj organizoj kaj internacia komunumo.

Dai diris al la Sekureca Konsilio de la UN, ke estas grave firmigi la nunan tendencon kaj senĉese injekti impeton en la finan celon atingi daŭran pacon kaj disvolviĝon. Li aldonis, ke koncerne la politikan procezon, multaj rimedoj estas postulataj sur malsamaj vojoj.

La sendito diris, ke la maliaj aŭtoritatoj ellaboris vojmapon por la transiro, starigis voĉdonajn instituciojn, komencis konstitucian laboron kaj efektivigis politikajn konsiliĝojn, kiuj estas videblaj progresoj. Li aldonis, ke Ĉinio esperas, ke la partioj en Malio, surbaze de tio, antaŭenigos politikan reformon kaj kreos favorajn kondiĉojn por la transiro.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree