Oficialulo: Ĉinio estas unu el plej sekuraj landoj de mondo
Yu Publikigita: 2022-10-19 20:50:40

“Ĉinio estas vaste agnoskita kiel unu el la plej sekuraj landoj en la mondo,” Xu Ganlu, vicministro pri publika sekureco, diris al gazetara konferenco en Pekino merkrede.

Xu diris, ke Ĉinio estas unu el la landoj kun la plej malgranda hommortiga procento kaj la plej malgranda nombro de kazoj rilataj al pafiloj kaj eksplodaĵoj, kaj en Ĉinio evidente malkreskis la nombro de kriminalaj kazoj kaj sekurecaj akcidentoj dum la pasinta jardeko.

Xu diris al ĵurnalistoj flanke de la 20a Nacia Kongreso de la Komunista Partio de Ĉinio, ke la nombro de gravaj krimoj inkluzive de hommortigoj kaj seksperfortoj en 2021 malpliiĝis je 64,4% komapre kun tiu en 2012, dum ankaŭ la nombro de drogaĉ-rilataj krimoj, raboj kaj ŝteloj falis je 56,8%, 96,1% kaj 62,6% respektive.

Li diris, ke laŭ enketo farita de la Nacia Statistika Buroo en 2021, ĉirkaŭ 98,6% de la enketitaj loĝantoj sentis sin sekuraj en Ĉinio. La proporcio estas pli alta je 11 procentpunktoj ol tiu en 2012.

Tamen Xu diris, ke Ĉinio batos plu organizitan krimon kaj elradikigos lokajn krimajn bandojn kaj fokusiĝos al seriozaj kriminalaj kazoj de gravaj zorgoj al la publiko, por pli bone protekti nacian sekurecon, socian stabilecon kaj interesojn de la popolo.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree