​Alilandaj politikpartiaj gvidantoj kaj altranguloj esprimis gratulojn okaze de 20a Nacia Kongreso de KPĈ
Yu Publikigita: 2022-10-19 16:48:39

Politikpartiaj gvidantoj kaj altrangaj oficialuloj tutmonde gratulis la Centran Komitaton de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ) kaj ĝeneralan sekretarion Xi Jinping de la komitato pro la malfermo de la 20a Nacia Kongreso de la KPĈ.

En siaj gratulaj mesaĝoj, ili alte taksis la rimarkindajn atingojn de la KPĈ kaj ĝiajn gravajn kontribuojn al plibonigo de la bonfarto de la ĉina popolo kaj popoloj en la resto de la mondo.

Boris Gryzlov, prezidanto de la Plej Supera Konsilio de la partio Unuiĝinta Rusio, diris, ke la KPĈ ĉiam sin dediĉas al protekto de naciaj interesoj, plibonigo de la popola bonfarto kaj realigo de paca disvolviĝo.

Natsuo Yamaguchi, ĉefreprezentanto de la japana partio Komeito, diris, ke sub la forta gvidado de ĝenerala sekretario Xi, Ĉinio venkis serion da malfaciloj kaj defioj inkluzive de la pandemio KOVIM-19, akiris gravajn disvolvajn atingojn kaj ludis gravan rolon en subteno al evoluantaj landoj.

Sultan al-Barakani, ĝenerala vicsekretario de la jemena partio Ĝenerala Popola Kongreso kaj prezidanto de la jemena parlamento, diris, ke ekde sia 18a Nacia Kongreso, la KPĈ gvidata de ĝenerala sekretario Xi, disvolvis la grandan spiriton de revolucio kaj venkis multajn ŝajne nevenkeblajn obstaklojn, radiante kun freŝa vigleco.


Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree