Prezo de "amikeco"
Pluveta Publikigita: 2022-10-19 20:12:10

Lastatempe, Laurent Segren, specialisto pri energio, diris al retejo Business Insider, ke iu usona kompanio vendis ŝipon da naturgaso al Eŭropo je preskaŭ 60 milionoj da usonaj dolaroj, sed la surbordiĝa prezo altiĝis ĝis 275 milionoj da usonaj dolaroj. La neta profito superis 150 milionojn da usonaj dolaroj. Usono profitis de la eŭropa energikrizo, tio kaŭzis fortan malkontenton en la eŭropaj politikaj rondoj. Franca prezidento Emmanuel Macron publike diris, ke la kvarobliĝo de la prezo “ne estas vera signifo de amikeco”. La 10an de oktobro, franca ministro pri ekonomio Bruno Le Maire diris en la Nacia Asembleo, ke li estas maltrankvila, ke la hegemonismo de Usono damaĝos la interesojn de Eŭropo.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree