Kiun grenon vi preferas?--Monda Nutraĵa Tago
Mirinda Publikigita: 2022-10-19 00:02:26

En 1972 eksterordinara vetero en sinsekvaj du jaroj kaŭzis malbonajn rikoltojn de grenoj en la mondo kaj tiam aperis la monda nutraĵa krizo. En 1973 kaj 1974 la Nutraĵa Organizo de UN okazigis dufojojn kunvenojn pri grenoj kaj urĝis, ke registaroj kaj popoloj de ĉiuj landoj prenu agojn por pliigi la grenan kaj agrikulturan produktadon, tamen la problemo ne estis solvita kaj la monda grena situacio estis pli serioza.

En 1979 la organizo decidis, ke ekde 1981, la 16a de oktobro ĉiujare estu Monda Nutraĵa Tago, dezirante alvoki atenton de la homoj pri manko de grenoj en la mondo, urĝi ĉiujn landojn preni agon por multigi grenan produktadon kaj lukti kontraŭ malsalteco kaj malbona nutrado. Laŭ raporto de la Nutraĵa kaj Agrikultura Organizo de UN, en 2021 pli ol 828 milionoj da homoj en la mondo suferis malsaltecon, 2,7 miliardih da homoj estis en alta kaj meznivela risko de grena malsekureco.  

La nutraĵa demando de Ĉinio ĉiam estas atentata de la mondo. En 1994 usona gazeto publikigis artikolon titolitan “Kiu vivtenis Ĉinion?”

Fakte en 1996 ĉina tiama Agrikultura Ministerio oficiale faris planon pri supersemoj kaj “patro de hibrida rizo” Yuan Longping kiel respondeculo gvidis grupon per jaroj da peniga esplorado kaj realigis en 2012 la celon, rikolti 900 kilogramojn da rizo po muo. Ĉina superrizo liberigis ĉinojn el malsateco.

Ĉijare en Sichuan, ĉina prezidanto Xi Jinping dum inspektado pri grena produktado diris, “Ni havas fidon kaj kredon firme teni la manĝovazon de ĉinoj en niajn proprajn manojn. ”

Cetere Ĉinio ankaŭ kulturis pli ol 140 mil teknikajn talentulojn de hibrida rizo al preskaŭ 80 evoluantaj landoj. En 2022 Ĉinio jam liveris al evoluantaj landoj krizokazan humanitaran grenan helpon je 150 000 tunoj.

Kiun grenon vi preferas? En la mondo tri ĉefaj grenoj estas rizo, trigo kaj maizo. Diversaj landoj havas siajn preferatajn grenojn. Ekzemple azianoj preferas rizon kaj eŭropanoj preferas panon faritan de trigo. La ĉefaj grenoj de ĉinoj estas rizo, trigo, maizo kaj sojfabo. Oni ankaŭ havas preferatan guston. La homoj de suda landparto ŝatas rizon kaj tiuj de la norda landparto preferas tritikan nutraĵon. Tamen la gusto ĉiam varias. Mi ege amas maizon same kiel meksikanoj. Ankaŭ multaj landoj ŝatas rizon same kiel ni ĉinoj, ekzemple la plej tipa hispana plado Paella estas farita el rizo. Ĉu vi scias, ke la 26a de septembro estas Monda Paella Tago. Jen mia kolegino Shanny kolektis multajn versiojn de tiu plado tra la mondo, ĉu tiuj bongustaĵoj plaĉas al vi?

Kiun grenon vi preferas? Komentu al Mirinda en Mirinda Mondo.

 

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree