La 17an de oktobro la donitaĵoj publikigitaj de Statistika Buroo de Kanado montris, ke nun en Kanado preskaŭ 1,4 milionoj da homoj havas la simptomojn de la novkronvirusa malsano en almenaŭ 3 monatoj post infektiĝo. Laceco estas la plej ofta simptomo, kaj sekve estas tuso, malfacila spiro kaj cerba nebulo. Triono el tiuj homoj refoje havas similan simptomon post ampleksa resaniĝo.