Eŭropaj politikistoj kaj fakuloj komentis raporton al 20a Nacia Kongreso de KPĈ
Yu Publikigita: 2022-10-20 09:20:36

Lastatempe, eŭropaj politikistoj, fakuloj kaj akademiuloj donis grandan atenton al la iranta 20a Nacia Kongreso de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ), kaj komentis la raporton faritan de ĝenerala sekretario Xi Jinping al la 20a Nacia Kongreso de la KPĈ, esprimante fidon al la disvolviĝo de Ĉinio en la venontaj kvin jaroj aŭ eĉ pli longa tempo.

Janusz Piechocinski, eksa vicĉefministro de Pollando, diris en intervjuo kun Ĉina Komunikila Grupo, ke Ĉinio faris grandajn kontribuojn al la prospero kaj renormaligo de la monda ekonomio kaj estas tre grava kaj fidinda partnero de kunlaboro. Li diris, "Malmultaj homoj scias, ke 32% de la produktaĵoj importitaj el Ĉinio hodiaŭ estas la plej bezonataj de la pola industrio. Tial ni devas konservi prudentan kaj bonan kunlaboron kaj dialogon kun la dua plej granda merkato tuj post la Eŭropa Unio en la mondo."

Roman Blasko, ĝenerala sekretario de la Komunista Partio de Ĉeĥio, diris en sia artikolo, “Mi iris al Ĉinio kaj proprokule vidis ĝian disvolviĝon kaj ekonomian forton. Mi opinias, ke la fonto de la forto de Ĉinio kuŝas en la stabileco de strategia planado en diversaj kampoj kaj sur ĉiuj niveloj, kaj la koncepto de Ĉinio pri daŭripova disvolviĝo estas lerninda por eŭropanoj."

Jana Volfova, prezidanto de la partio Ĉeĥa Suvereneco kaj eksa membro de la ĉeĥa Ĉambro de Reprezentantoj, diris, “Tio, kio gravas por ni, estas, ke Ĉinio estas nia komerca partnero, kun enorma grandeco, kiu estas utila al ni, paco kaj trankvilo. Mi ĝojas vidi, ke kvankam Ĉinio estas nuklea potenco, ĝi ne implikiĝis en iu ajn ekstera konflikto, nek minacis uzi nukleajn armilojn, sed ĉiam sekvas la vojon de paca disvolviĝo."

Francesco Maringiò, prezidanto de la Itala Asocio por Akcelo de Nova Silkvojo, diris, “Atenti la 20an Nacian Kongreson de la KPĈ helpas al eŭropanoj pli bone kompreni la disvolvan direkton de Ĉinio en la venontaj jaroj kaj ĝian kontribuon al la tutmonda regado. Plej grave estas, ke ni povas pli bone kompreni la funkciigan reĝimon de la plej granda politika partio de la mondo kaj la demokratian sistemon de Ĉinio, por objektive taksi Ĉinion.

Fabio Massimo Parenti, itala profesoro pri internacia politika ekonomio, diris, ke la raporto al la 20a Nacia Kongreso de la KPĈ denove emfazas grandan celon de Ĉinio - antaŭenigi la konstruadon de komunumo kun komuna estonteco por la homaro. La celo profitigos la tutan homaron kaj antaŭenigos pacon kaj disvolviĝon de la mondo. La mondo hodiaŭ suferas de ĉiaj konfliktoj kaj problemoj. Ĉinio estas la sola lando kun granda ambicio kaj tutmonda perspektivo.

Faruk Boric, prezidanto de la Asocio por Bosnia-Ĉina Amikeco, diris, ke la 20a Nacia Kongreso de la KPĈ mapos la disvolvan vojon de Ĉinio por la venontaj kvin jaroj kaj eĉ pli longa tempo. Samtempe, Ĉinio aktive partoprenas en internaciaj aferoj. Kiel lando partoprenanta en la iniciato Zono kaj Vojo, Bosnio kaj Hercegovino povas profunde senti ĉi tion. Pli kaj pli multaj landoj starigis striktan kunlaboron kun Ĉinio, kio estas aparte grava fronte al la monda krizo de ekonomio kaj energio. Bosnio kaj Hercegovino devas plu ekspluati la potencialon de amika kunlaboro kun Ĉinio.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree