Entute 181 landoj nun havas diplomatiajn rilatojn kun Ĉinio
Yu Publikigita: 2022-10-20 20:40:58

“La nombro de landoj havantaj diplomatiajn rilatojn kun Ĉinio kreskis de 172 antaŭ dek jaroj ĝis 181 nun,” vicministro pri eksterlandaj aferoj Ma Zhaoxu diris ĵaŭde, kiam li laŭdis la diplomatiajn servojn de la lando dum la pasinta jardeko.

Dum parolado al ĵurnalistoj flanke de la iranta 20a Nacia Kongreso de la Komunista Partio de Ĉinio, Ma diris, ke ankaŭ la nombro de partnerecoj, kiujn Ĉinio ĝis nun starigis kun landoj kaj regionaj organizoj tra la mondo, pliiĝis de 41 antaŭ jardeko ĝis 113.

Ma diris, ke la lando antaŭenigis la konstruadon de la ĉina-rusa ampleksa strategia partnereco de kunordigo en la nova epoko, proponis la tri principojn de reciproka respekto, paca kunekzisto kaj kungajna kunlaboro por ĉina-usonaj rilatoj, kaj rekomendis la ĉina-eŭropunian partnerecon de paco, kresko, reformo kaj civilizacio. Ĝi ankaŭ firmigis strategian subtenon el najbaraj landoj kaj konservis unuecon kaj pli striktan kunlaboron kun aliaj evoluantaj landoj.

“La nacia suvereneco, sekureco kaj disvolvaj interesoj de Ĉinio estis forte protektitaj en la procezo,” Ma diris, aldonante, ke Ĉinio nun starigis diplomatiajn rilatojn kun naŭ landoj, kiuj antaŭe havis tiel nomatajn "diplomatiajn rilatojn" kun la ĉina regiono Tajvano.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree