Diĝitaj pensoj
Jianping Publikigita: 2022-10-20 16:39:17

Diĝitaj pensoj

(Mao Zifu)

 

ŝanĝado regas karnon kaj spiriton.

ni ĉiuj vivas inter nul kaj unu.

ne eblas scii pelon de piedoj.

la kurba kun la rekta kozojn faras.

terglobo turbas ĉirkaŭ bitaj transoj.

kreis la kosmon dio aŭ darvino.

de kie ili venas? kien iri?

vivo kaj morto pulsas per temp-eroj.

geometriaj bildoj fraktas vojojn.

la mensaj truoj koliziojn logas,

sed viroj spektas nur gravitajn ondojn.

la dinosaŭroj arbojn jam karbigis.

feliĉas resurekti. sango mankas.

aviadiloj birdas senpilotaj.

misiloj mise trafas ĉelajn relojn.

necesas lampoj. kaj okuloj aglaj.

cifera povo la cerbojn konfuzas.

nestoj en domoj kreskas sur la luno.

miopaj buŝoj vidas nifneŭtronojn,

ne dornojn sub la plandoj de virinoj.

fenestroj kolorblindaj nigron aŭdas.

ĉenazas miliardo da lumjaroj;

morgaŭa sismo restas dadaismo.

nun venis fino al latino nia.

savu do paŭperismon esperanto.

la ideon guglo al fejsbuko diktas.

zumadas telefonoj eĉ enĉerke.

 

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree