Delegitoj al 20a Nacia Kongreso de KPĈ plu okazigis grupajn kunvenojn
Yu Publikigita: 2022-10-20 16:41:34

Delegitoj al la 20a Nacia Kongreso de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ) plu okazigis grupajn kunvenojn merkrede.

Ili diskutis la listojn de preparaj kandidatoj por membroj kaj alternaj membroj de la 20a Centra Komitato de la KPĈ, kaj ankaŭ por membroj de la 20a Centra Disciplin-Kontrola Komisiono de la KPĈ. La listoj estis aprobitaj en la dua kunveno de la prezidio de la kongreso marde.

La delegitoj diskutis ankaŭ projektajn rezoluciojn pri la raporto de la 19a Centra Komitato de la KPĈ, la laborraporto de la 19a Centra Disciplin-Kontrola Komisiono de la KPĈ, kaj la amendo al la Statuto de la KPĈ.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree