Ĉinio, nome de 25 landoj, alvokas nuligi unuflankajn devigajn rimedojn
Yu Publikigita: 2022-10-20 17:05:00

Ĉina sendito merkrede faris komunan deklaron en la Tria Komitato de la Ĝenerala Asembleo de la Unuiĝintaj Nacioj (UN), nome de 25 landoj, alvokante tujan kaj kompletan nuligon de unuflankaj devigaj rimedoj.

Dai Bing, aferŝarĝito de la ĉina konstanta misio al la UN, diris, ke la mondo alfrontas interplektitajn tutglobajn defiojn kun evoluantaj landoj misproporcie influitaj. Vera, efika kaj funkcia multflanka sistemo bazita sur internacia solidareco, unueco kaj kunlaboro estas pli urĝe bezonata ol iam ajn antaŭe.

Li akcentis, ke tamen, malgraŭ la gravaj malfaciloj kaj defioj, evoluantaj landoj kaj iliaj loĝantaroj daŭre fariĝas viktimoj de unuflankaj devigaj rimedoj, kiuj kontraŭas la celojn kaj principojn de la Ĉarto de la UN kaj internacia leĝo, multflankismo kaj la bazaj normoj de internaciaj rilatoj.

"Ni reasertas la celojn kaj principojn de la Ĉarto de la UN kaj ankaŭ la devon de ŝtatoj pri kunlaboro unu kun alia laŭ la ĉarto. Ni reasertas la Tagordon de 2030 pri Daŭripova Disvolviĝo, kiu forte urĝas ŝtatojn sin deteni de promulgo kaj apliko de iu ajn unuflanka ekonomia, financa aŭ komerca rimedo nekonforma al internacia leĝo kaj la Ĉarto de UN," li diris.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree