Peter Taylor: Ĉinio havas pli grandan vivecon ol plejmultaj eŭropaj landoj
Ĝoja Publikigita: 2022-10-20 09:22:57

Fininte okupitan laboron de la tago, brita profesoro Peter Taylor de Tianjin-a Universitato, kiel kutime, vespermanĝas en kafejo najbare de la universitato. Noktiĝas, pli kaj pli da homoj venas, ili kaj tostas kaj babilas…Jen la vivo en Tianjin: amika kaj trankvila, en la okuloj de Taylor.

Taylor diris: "Mi tre ŝatas la urbon Tianjin, kiu estas tre bela kun multaj verdaĵaj spacoj kaj amikaj homoj. Cetere ĉe mia hejmo mi povas aĉeti ĉion, kion mi bezonas, kaj superamerkatoj de importitaj produktoj kaj metrooj oportunigas la vivon. Mi sentas tre komforta en la urbo."

Konstruado de infrastrukturo plej multe impresis Taylor, kiu loĝas en Ĉinio multajn jarojn kaj vizitis Pekinon, Ŝanhajon, Qingdao kaj aliajn ĉinajn urbojn. Li diris, ke la konstruata metroo najbare de lia hejmo ĝuste estas ekzemplo de la "ĉina rapideco". "En Londono oni pagis dek unu ĝis du jarojn por konstrui metroon. Kvankam la subtera stato en la centro de Londono probable estas pli komplika, tamen en Tianjin, eĉ dum la pandemio, la konstruado ankoraŭ laŭplane daŭras en ordo. En la jaro 2020 komenciĝis konstruado de la metroo kaj en 2023 finkonstruiĝos. Kaj la longeco de la tianjin-a metroo triobligas tiun de la londona metroo, sed la daŭro de la konstruo estas nur kvarono de tiu en Londono. Tio profunde impresis min."

Taylor antaŭ kvin jaroj venis al Tianjin-a Universitato pro partopreno en internacia kunlaboro pri supera komputilo. Li servas en la Lernejo de Farmacia Scienco kaj Teknologio, kie preskaŭ 30% de instruistoj venas de diversaj lokoj de la mondo.

Taylor diris, "Se vi vidas internaciajn sciencajn dokumentojn, vi trovas, ke multaj rezultoj venas de ĉinaj scienc-esploraj institutoj, ankaŭ multaj de kunlaboroj inter ĉinaj kaj alilandaj scienc-esploraj institutoj. Ankaŭ mi interesiĝas pri esplorado pere de internacia kunlaboro, kaj plej partaj esploroj miaj profitis de kunlaboroj kun ĉinaj kolegoj. En la kuranta jaro la Nacia Natura Scienca Fonduso de Ĉinio ellaboris programon, kiun povas peti eksterlandaj instruistoj, kaj ĉiuj paŝoj kaj dokumentoj de la petacio povas esti uzataj en la angla lingvo, kio estas tre bona novaĵo por ni, eksterlandaj studantoj."

Nun Taylor ĉefe studas teorion, komputan kemion kaj ekspluaton, aranĝon kaj aplikon de pinta komputa teknologio. Kaj grava ilo por tiu ĉi studo ĝuste estas supera komputilo. Taylor diris, ke supera komputilo en Ĉinio rapide disvolviĝas, kio apogos esploron kaj novigon de teknologio en ĉinaj gravaj sciencaj kampoj. Li diris: "Mi estas tre honora, ke antaŭ mia alveno, la sistemo de supera komputilo en laboratorio jam preskaŭ funkciis unu jaron. Dum mia restado ni ricevis nombron da novaj kaj bonkvalitaj aparatoj, vere ĉi tie ekipaĵoj estas kompletaj. Cetere, tio ne estas sola de Tianjin-a Universitato. Mi opinias, ke ĉina industrio de scienco kaj teknologio gajnis grandan progreson, precipe la industrio de komputilo, ankaŭ rilataj industrioj de ekipaĵoj kaj aparatoj."

Ĝuste pro pli kaj pli progresintaj scienc-esploraj instalaĵoj kaj profesiaj kaj altefikaj kunlaboraj teamoj, Taylor opiniis, ke la ĉina scienc-esplora medio estas pli kaj pli bona. Antaŭ ol veni al Ĉinio, li instruis lecionojn en multaj eŭropaj famaj universitatoj, kio donis al li plej fortan kaj pli rektan komparon kaj senton.

Taylor: "Laŭ mi kompare kun aliaj landoj Ĉinio havas pli grandan vivecon ol plejpartaj eŭropaj landoj. Sekve de ĉina kontinua disvolvo, ni vidos pli kaj pli da kazoj kombinantaj esploron kaj produkton."

Dum sia restado en Ĉinio lastajn jarojn Taylor vizitis multajn urbojn. Sed pro pandemio lastatempe haltis liaj paŝoj. Tamen li opiniis, ke gajnis elstaran efikon la ĉina politiko pri preventado kaj regado kontraŭ la pandemio, nome "la popolo estas plej grava". Taylor diris, ke li ĝuas laboron kaj vivon en Ĉinio. Li atendis, ke sekve de malstreĉiĝo de la pandemio li povos havi pli da ŝancoj por sperti vidindaĵojn kaj morojn de diversaj lokoj de Ĉinio. Li ankaŭ esperis, ke liaj scienc-esploraj rezultoj donos favoron al la tuta mondo.

Profesoro Peter Taylor donas lecionon al lernantoj.

Profesoro Peter Taylor kaj lernantoj kune bonvenigas ĉinan Printempan Feston.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree