Gazetara konferenco de 20a Nacia Kongresa de KPĈ fokusiĝis al konstruado de bela Ĉinio
Yu Publikigita: 2022-10-21 13:44:47

La gazetara centro de la 20a Nacia Kongreso de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ) okazigis sian kvinan gazetaran konferencon vendrede en Pekino por informi amaskomunikilojn pri la mediprotekto kaj ekologia civilizacio de Ĉinio.

La gazetaran konferencon prezidis Zhai Qing, membro de la partia gvidgrupo de la Ministerio pri Ekologio kaj Medio kaj vicministro, koncerne la temon "Konstruado de Bela Ĉinio, Kie Homo kaj Naturo Kunekzistas en Harmonio".