Liz Truss proklamis rezigni ĉefministrecon
Pluveta Publikigita: 2022-10-21 11:05:38

Brita ĉefministro Liz Truss ĵaŭde proklamis rezigni siajn ĉefministrecon kaj ĉefon de la Konservativa Partio, la reganta partio de Britio. Tamen ŝi servos kiel la ĉefministro ĝis elektiĝo de nova ĉefministro. La elektado de nova ĉefo de la Konservativa Partio okazos en la venonta semajno.

Post la proklamo de Truss pri rezigno la Laborista Partio kaj la Liberala Demokratia Partio tuj postulis antaŭtempe okazigi la elektadon. La novaĵagentejo Reuters diris, ke Truss estas la plej mallong-servanta ĉefministro en la brita historio.