Xi prezidis 3an prezidian kunvenon de 20a Nacia Kongreso de KPĈ
Yu Publikigita: 2022-10-21 18:26:48

La prezidio de la 20a Nacia Kongreso de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ) okazigis sian trian kunvenon vendrede matene. Xi Jinping prezidis la kunvenon.

Partoprenantoj de la kunveno aprobis la projektajn listojn de kandidatoj por membroj kaj alternaj membroj de la 20a Centra Komitato de la KPĈ, kaj por membroj de la 20a Centra Disciplin-Kontrola Komisiono de la KPĈ.

La prezidia kunveno decidis submeti la listojn al delegacioj por diskuto.

La listoj estis naskitaj per konkurencaj preparaj elektoj faritaj de delegacioj al la Kongreso.

La preparaj elektoj estis faritaj sub la superrigardo de skrutiniantoj laŭ la elektaj metodoj de la kongreso. Pli ol 8% de la kandidatoj estis malakceptitaj en la preparaj elektoj.

La rezultoj de la preparaj elektoj estas validaj, laŭ la prezidio.

La formalaj elektoj por la 20a Centra Komitato de la KPĈ kaj la 20a Centra Disciplin-Kontrola Komisiono de la KPĈ okazos sabate matene.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree