Ĉinio iranta sur vojo de paca disvolviĝo ĉiam estas ŝanco de mondo
Pluveta Publikigita: 2022-10-21 16:51:13

“Ĉinio ĉiam persistas en diplomatiaj politikoj protekti mondan pacon kaj akceli komunan disvolviĝon kaj sin dediĉas al konstruado de komunumo kun komuna estonteco por la homaro.” Tion diris Xi Jinping, ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ), prezentante raporton al la okazanta 20a Nacia Kongreso de la KPĈ nome de la 19a Centra Komitato de la KPĈ. La esprimo de Xi vekis varman diskuton de la internacia komunumo. Analizistoj ĝenerale opinias, ke la esprimo de Xi transsendis firman volon kaj konfidon de Ĉinio pri irado sur moderniga vojo de paca disvolviĝo. La KPĈ “plue faros pligrandan kontribuon al paco, progreso kaj prospero de la mondo”.

Ekde fondiĝo de la Ĉina Popola Respubliko, ĝi neniam provokis militon aŭ konflikton, nek invadis unu colon de alilandaj teroj. Nuntempe Ĉinio estas la konstanta membro de la Sekureca Konsilio kun la plej granda nombro da pacprotektantoj kaj la dua plej granda mon-kontribuanto al la pacprotektado de UN, kaj estas konata kiel la "ŝlosila forto" de la pacprotektaj agadoj de UN.

“Protekti bazan principon de internaciaj rilatoj, protekti internacian egalecon kaj justecon”, “Antaŭenpuŝi konstruadon de malferma monda ekonomio”,“Persisti en vera plurflankismo”, “Neniam serĉi hegemonion kaj neniam okupiĝi pri ekspansio.”... Tiuj estas elektoj de Ĉinio kaj konceptoj ĉiam praktikataj de Ĉinio.

Paco estas premiso de disvolviĝo, kaj disvolviĝo estas garantio al paco. Nuntempe Ĉinio iras al ĉiuaspekta konstruado de moderna socialisma lando kaj atingo de sia dua centjara celo. La raporto montris, ke "Ĉinio persistas en baza nacia politiko de malfermo, firme sekvas la strategion de reciproka profito kaj komuna gajno, kaj senĉese liveras novajn ŝancojn al la mondo kun la nova disvolviĝo de Ĉinio." Tio signifas, ke sub la gvido de la nova disvolva plano, Ĉinio kaj la mondo havos pli bonajn interagojn.

Proteki mondan pacon disvolvante sin mem, plibone protekti la mondan pacon kaj akceli komunan disvolviĝon per propra disvolviĝo, tio estas vojo de paca disvolviĝo, sur kio Ĉinio iras.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree