La ĉina Ministerio pri Eksterlandaj Aferoj ĵaŭde esprimis subtenon al la grandigo de BRICS-membraro post raportoj pri tio, ke Saud-Arabio montris sian intencon aliĝi al la grupo, kiu konsistas el Brazilo, Rusio, Hindio, Ĉinio kaj Sud -Afriko.
La lokaj amaskomunikiloj de Sud-Afriko raportis, ke sud-afrika prezidento Cyril Ramaphosa diris, ke saud-arabia kronprinco Mohammed bin Salman "esprimis la deziron de Saud-Arabio esti parto de BRICS", kaj Saud-Arabio ne estas la sola lando serĉanta BRICS -membrecon.
Wang Wenbin, proparolanto de la ĉina Ministerio pri Eksterlandaj Aferoj, diris en regula gazetara konferenco, ke kiel la prezidanto de BRICS por ĉi tiu jaro, Ĉinio aktive subtenas BRICS komenci la procezon de membrara grandigo kaj vastigi la kunlaboron "BRICS Plus".
La kunlaboro "BRICS Plus", starigita en 2017, invitis gvidantojn de evoluantaj landoj ekster la BRICS -landoj aliĝi al la dialogo.
En la 14a Pintkunveno de BRICS en junio, Ĉinio diris, ke BRICS ne estas fermita klubo aŭ ekskluziva rondo, sed granda familio de reciproka subteno kaj partnereco por kungajna kunlaboro.