Nova gvidantaro de KPĈ renkontiĝos kun ĵurnalistoj dimanĉe
Yu Publikigita: 2022-10-22 14:56:32

La 20a Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ) okazigos sian unuan plenan sesion, en kiu estos elektita la nova Konstanta Komitato de la Politika Buroo de la Centra Komitato de la KPĈ. Je ĉirkaŭ la 12a horo dimanĉe tagmeze, membroj de la nove elektita konstanta komitato renkontiĝos kun jurnalistoj, kiuj estas en Pekino por raportado de la 20a Nacia Kongreso de la KPĈ.

Ĉina Komunikila Grupo kaj Xinhua-retejo rekte elsendos la okazaĵon. Ankaŭ diversnivelaj televidaj kaj radiodisaŭdigaj kanaloj, novaĵ-retejoj, kaj aliaj komunikilaj platformoj transsendos ĝin.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree