Vojaĝo de Lucia al Yunnan
Lucia Publikigita: 2022-10-22 17:21:04

Nun pli kaj pli multaj junuloj ŝatas  refreŝigi sin per taso da kafo ĉiumatene. Sendube  ankaŭ  mi estas unu el ili.

Fronte al diversaj specoj de kafo, mi ĉiam estas scivolema, kiel kafo kreskas antaŭ ol fariĝi plezuriga trinkaĵo kun aromo delikata kaj penetrema? Mi decidis vojaĝi al Yunnan por propraokule rigardi kultivadon de kafarboj.

La kafindustrio vigligis la lokan ekonomion. Se vi volas informiĝi pri disvolviĝo de la kafindustrio de Ĉinio, la urbo Pu’er en la ĉina sudokcidenta Yunnan-provinco estas la plej bona elekto. Kiam ni mencias ĉi tiun urbon, ni ĉiam asocias ĝin kun fama teo, nomata Pu’er teo.

Sed fakte, krom teo, la urbo estas ankaŭ ĉefa kafproduktejo en Ĉinio kun alta kvalito. Nun la kafkultiva areo en Pu'er estas preskaŭ 700 000 muoj kun la jara produktkvanto de pli ol 50 000 tunoj, kaj per tio la urbo okupas la unuan lokon en la provinco Yunnan.

Nalan kun altitudo de 1 245 metroj estas unu el la vilaĝoj, kiuj komencis kultivi kafarbojn plej frue en Pu'er.

Rigardu, jen estas kafarbaro.

En 2006, Cai Qingkai foriris el sia hejmloko kaj decidis okupiĝi pri kafkultivado. Antaŭe li estis kamionisto. Li ekŝatis kafon pro tio, ke li ofte laboris tranokte.

Mi vidis multajn fruktarbojn. Ĉu vi kreskigas ilin nur por kontentigi vian manĝon?

Mi plantis altajn fruktarbojn por ŝirmi kafarbojn kontraŭ suno. Kompreneble, ni mem manĝas ĉi tiujn fruktojn. Fruktarboj kiel ŝirmilo povas ankaŭ redukti damaĝon de insektoj kaj pliigi la kafproduktkvanton, ĉar la sunlumo estas fortega en Yunnan.

Nun la kerno de la kaffrukto estas mola. Vi povas vidi pektinan tavolon, kie estas sukero de la frukto, kaj pli interne estas ŝelo kaj arĝenta haŭto, kaj fine la kerno.

Cai Qingkai tenas kafejon en vilaĝo, kiam venas amikoj, li ĉiam persone pretigas kafon por ili.

Nun li estas sperta pri preparado de kafo.

Mi preferas malfortan kafon, ĉar malforta kafo povas eligi pli da aromo, alie la amareco povas malfortigi la naturan aromon.

En 2019, kafo kultivita de Cai Qingkai estis elektita por eniri R-kafejojn de Strabucks, kaj sin montris en la dua Ĉina Internacia Importa Ekspozicio en Ŝanhajo.

Kafkultivado jam integriĝis al la vivo de Cai. Li konfesis, ke li estas pli okupita ol antaŭe.

Kafkultivado estas malfacila, do, kial vi restas firma pri ĉi tiu afero?

Ĉar mi amegas kafkultivadon.

Danke al la diligenta laboro de Cai kaj aliaj kafkultivistoj, ni povas ĝui altkvalitan kafon el Yunnan

La laboro de Cai estas malfacila, sed kiam li vidas la rikolton, li sentas nur feliĉon.

En 2021, kafo produktita en Pu’er estis inkluzivita en la Nacia Protekto de Geografia Indiko. Se vi volas koni ĉinan kafon, vi devas viziti la urbon Pu’er. Nun pli kaj pli multaj kafproduktaĵoj el Pu’er estas eksportitaj al fremdaj landoj.

Nun pli ol 80% de kafo de Yunnan estas eksportitaj al pli ol 30 landoj kaj regionoj, inkluzive de Usono kaj Germanio. Pli kaj pli multaj fremdlandaj kompanioj helpas la altkvalitan disvolviĝon de la kafindustrio en Yunnan per multaj rimedoj.

Hodiaŭ mi vizitis la vilaĝon Pusheng de la gubernio Ning’er. Mi ĝojis vidi la ŝanĝon de la kafkultivistoj. Ili faras plantidojn de kafarbo, kaj ankaŭ bone uzas maŝinojn liveritajn de Strabucks.

Ni ĝojas ankaŭ, ke la enspezo de multaj kafkultivistoj kreskis. Samtempe ili ekŝatis la guston de kafo kaj ofte preparas kafon hejme. Antaŭ du jaroj, kiam mi unuafoje vizitis la vilaĝojn, la situacio estis malsama.

Ni instruis ilin kiel uzi modernajn teknologiojn, inkluzive de sensilo por pli bone aranĝi la kafarbojn. Ni sendis laborantojn labori kun ili por gajni ilian fidon kaj doni pli trafan helpon. Nun la kafkultivistoj estas tre kontentaj pro la ŝanĝiĝoj. Kafo estas pli altkvalita, kaj iliaj enspezoj kreskas daŭre.

Kafo produktita en Yunnan estas fruktaroma kaj iom fruktacida kun gusto de ĉokolado. Taso da kafo ĉiam rememorigas al mi la kafarbaron etendiĝantan senfine.

Mi multfoje trinkis kafon el Yunnan. Jaron post jaro, mi vidis la saltan disvolviĝo de la loka kafindustrio. Kafo ĉj-jare produktita estas pli bongusta ol la pasintjara. Mi atendas pli grandan progreson.

Mi avide atendas denove viziti la kafarbaon en decembro ĉijare,  kiam kafgrajnoj maturiĝos.

Do, mi levas demandon, kiujn du paketoj da kafo vi ne ŝatas post la taksado?

Kiaj okazoj estas plej taŭgaj por havi tason da kafo? Babilado kun kolegoj, renkontiĝo kun intimaj amikoj, aŭ meditado? Ĉiu havas sian preferon fakte.

Mi forte deziras refojan vojaĝon por kafo!

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree