EU-gvidantoj konsentis pri vojmapo por traktado de plialtiĝantaj energiprezoj
Yu Publikigita: 2022-10-22 15:51:48

Gvidantoj de la membroŝtatoj de la Eŭropa Unio (EU) vendrede konsentis pri "vojmapo" de rimedoj por protekti eŭropajn konsumantojn kontraŭ plialtiĝantaj energiprezoj.

La interkonsento estis atingita post pluraj horoj da diskutoj pri proponoj malaltigi energio-pagojn, kiuj kreskis pro la konflikto inter Rusio kaj Ukrainio.

"La interkonsento de la pintkunveno ellaboris solidan vojmapon por plu labori pri la temo de energiprezoj," prezidanto de la Eŭropa Komisiono Ursula von der Leyen diris en gazetara konferenco.

"La Eŭropa Konsilio konsentis, ke pro la daŭra krizo, devas esti akcelitaj kaj intensigitaj la klopodoj redukti postuladon, certigi sekurecon de provizado, eviti porciumon kaj malaltigi energiprezojn por familioj kaj entreprenoj tra la unio, kaj la integreco de la ununura merkato devas esti konservata," diris la konkludoj publikigitaj de la pintkunveno.

 

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree