Xi faris gravan paroladon en ferma kunveno de 20a Nacia Kongreso de KPĈ
Yu Publikigita: 2022-10-22 19:01:11

La 20a Nacia Kongreso de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ) fermiĝis sabate en Pekino. Xi Jinping prezidis la ferman kunvenon kaj faris gravan paroladon.

Post fino de la kongresa tagordo, Xi Jinping faris gravan paroladon en varma aplaŭdo. Li diris, ke sub la komunaj klopodoj de ĉiuj delegitoj, la kongreso akiris kompletan sukceson kaj atingis la celon unuigi ideologion, plifortigi fidon, determini direkton kaj inspiri batalvolon. La nova Centra Komitato de la KPĈ elektita de la kongreso kolektis la ĉefajn oficialulojn kaj eminentajn reprezentantojn de la partio en ĉiuj regionoj, ĉiuj fakoj, ĉiuj frontoj kaj ĉiuj sektoroj, kiuj kun bona kvalito, troviĝantaj ekvilibre en malsamaj sektoroj kaj konsistigantaj racian strukturon plenumas postulojn de la Centra Komitato de la KPĈ kaj la atendojn de kadroj kaj popol-amasoj kaj konformas al la realeco de gvidantoj kaj kadroj. La nova Centra Komitato certe povos surŝultrigi la historian taskon unuigi kaj konduki la tutan partion kaj la popolon de ĉiuj etnogrupoj por konstrui socialisman modernan landon en ĉiuj aspektoj kaj ĉiuflanke antaŭenigi la grandan rejunigon de la ĉina nacio. La kongreso elektis ankaŭ la novan Centran Disciplin-Kontrolan Komisionon de la KPĈ.

Xi emfazis, ke la KPĈ spertis centjaran lukton, kaj nun ĝi komencis novan vojon al la ekzameno. "Ni plene fidas pri nia kapablo krei novajn kaj pli grandajn miraklojn en la nova vojaĝo de la nova epoko."

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree