La 20a Nacia Kongreso de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ) finiĝis sabate en Pekino.
La 20a Centra Komitato de la KPĈ kaj la 20a Centra Disciplinkontrola Komisiono de la KPĈ estis elektitaj en la ferma kunveno, kiun prezidis Xi Jinping.
Rezolucio pri la raporto de la 19a Centra Komitato de la KPĈ kaj rezolucio pri la raporto de la 19a Centra Disciplinkontrola Komisiono de la KPĈ ankaŭ estis adoptitaj respektive.
La 20a Nacia Kongreso de la KPĈ ankaŭ adoptis rezolucion pri amendo al la Statuto de la KPĈ.