Xi: Ĉinio malfermiĝos pli larĝe al mondo
Yu Publikigita: 2022-10-23 14:34:16

"Ĉinio malfermos sian pordon pli larĝe al la resto de la mondo," Xi Jinping, ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉina (KPĈ), diris dimanĉe.

"Ni restos firmaj en ĉiuflanka profundigo de reformo kaj malfermo," Xi diris dum renkontiĝo kun la gazetaro en la Granda Popola Halo.

Li diris, ke la 20a Nacia Kongreso de la KPĈ estis kongreso por alte teni la flagon, kunigi la forton kaj antaŭenigi solidarecon kaj dediĉon, kaj ke la partio devas ĉiam antaŭenigi memreformon, ĉiam agi por la popolo kaj fidi al la popolo dum la vojaĝo antaŭen.

Xi esprimis la devontigon de Ĉinio al antaŭenigo de la konstruado de komunumo kun komuna estonteco por la homaro. Li akcentis: "Ni laboros kun popoloj de ĉiuj aliaj landoj por defendi la homajn komunajn valorojn de paco, disvolviĝo, senpartieco, justeco, demokratio kaj libereco por protekti tutmondan pacon kaj antaŭenigi tutmondan disvolviĝon kaj plu antaŭenigi la konstruadon de komunumo kun komuna estonteco por la homaro.”

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree