Xi Jinping elektita kiel ĝenerala sekretario de Centra Komitato de KPĈ
Yu Publikigita: 2022-10-23 13:06:58

Xi Jinping estis elektita kiel ĝenerala sekretario de la 20a Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ) en la unua plena sesio de la komitato okazigita dimanĉe, laŭ komunikaĵo.

La sesion preziditan de Xi, ĉeestis 203 membroj de la 20a Centra Komitato de la KPĈ kaj 168 alternaj membroj.

Xi estis ankaŭ nomumita kiel prezidanto de la Centra Milita Komisiono en la sesio.

La membroj de la Konstanta Komitato de la Politika Buroo de la 20-a Centra Komitato de la KPĈ elektitaj en la sesio estas Xi Jinping, Li Qiang, Zhao Leji, Wang Huning, Cai Qi, Ding Xuexiang kaj Li Xi.

Elektitaj estis ankaŭ membroj de la Politika Buroo de la Centra Komitato de la KPĈ en la sesio, kiu aprobis la membrojn de la Sekretariejo de la Centra Komitato de la KPĈ, proponitajn de la Konstanta Komitato de la Politika Buroo de la Centra Komitato de la KPĈ.

La sesio nomumis la membrojn de la Centra Milita Komisiono.

La sesio aprobis la sekretarion, vicsekretariojn kaj membrojn de la Konstanta Komitato de la Centra Disciplin-Kontrola Komisiono de la KPĈ, elektitajn en la unua plena sesio de la 20a Centra Disciplin-Kontrola Komisiono de la KPĈ.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree