Publikiĝis komunikaĵo de unua plena sesio de la Centra Disciplin-Kontrola Komisiono de la KPĈ
Ĝoja Publikigita: 2022-10-23 13:44:32

Publikiĝis dimanĉe la komunikaĵo de la unua plena sesio de la 20-a Centra Disciplin-Kontrola Komisiono de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ).

La komuniko estis adoptita en la sesio dimanĉe en Pekino, kiun prezidis Li Xi.

En la plena sesio, la komisiono elektis sian sekretarion, vicsekretariojn, membrojn de la Konstanta Komitato, kaj raportis la elektajn rezultojn al la Centra Komitato de la KPĈ por aprobo.

La sesion ĉeestis sume 132 el la 133 membroj de la 20-a Centra Disciplin-Kontrola Komisiono de la KPĈ.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree