Xi emfazas agadon por popolo kaj fidon al popolo
Yu Publikigita: 2022-10-23 18:40:42

Xi Jinping estis elektita kiel ĝenerala sekretario de la 20a Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ) en la unua plena sesio de la komitato okazigita dimanĉe, laŭ komunikaĵo.

La sesion preziditan de Xi, ĉeestis 203 membroj de la 20a Centra Komitato de la KPĈ kaj 168 alternaj membroj. La membroj de la Konstanta Komitato de la Politika Buroo de la Centra Komitato de la KPĈ elektitaj en la sesio estas Xi Jinping, Li Qiang, Zhao Leji, Wang Huning, Cai Qi, Ding Xuexiang kaj Li Xi.

Elektitaj estis ankaŭ membroj de la Politika Buroo de la Centra Komitato de la KPĈ en la sesio, kiu aprobis la membrojn de la Sekretariejo de la Centra Komitato de la KPĈ, proponitajn de la Konstanta Komitato de la Politika Buroo de la Centra Komitato de la KPĈ.

La sesio aprobis la sekretarion, vicsekretariojn kaj membrojn de la Konstanta Komitato de la Centra Disciplin-Kontrola Komisiono de la KPĈ, elektitajn en la unua plena sesio de la 20a Centra Disciplin-Kontrola Komisiono de la KPĈ.

Poste Xi kaj aliaj nove elektitaj membroj de la Konstanta Komitato de la Politika Buroo de la 20a Centra Komitato de la KPĈ renkontiĝis kun la gazetaro en la Granda Popola Halo. Xi faris gravan paroladon.

Xi diris:“Ĉinio malfermos sian pordon pli larĝe al la resto de la mondo. Ni restos firmaj en ĉiuflanka profundigo de reformo kaj malfermo. La 20a Nacia Kongreso de la KPĈ estis kongreso por alte teni la flagon, kunigi la forton kaj antaŭenigi solidarecon kaj dediĉon, kaj ke la partio devas ĉiam antaŭenigi memreformon, ĉiam agi por la popolo kaj fidi al la popolo dum la vojaĝo antaŭen. Ni transdonis respondojn unu post alia per forta fido al la popolo, kiuj estis enskribitaj en la analojn de la historio. Fronte al la estonteco, ni ankoraŭ bezonas fidi al la popolo por krei novajn grandiozajn historiajn heroaĵojn. Malgraŭ diversaj malfaciloj sur la vojo antaŭen, la popolo ĉiam estos nia solida apogo kaj plej forta fundamento. Ni ĉiam devas dividi la saman sorton kun la popolo, resti en kontakto kun la popolo, konsideri tion, kion ili pensas, kaj fari tion, kion ili deziras. Ni devas konstante realigi la sopiron de la popolo al pli bona vivo.”

Xi esprimis la devontigon de Ĉinio al antaŭenigo de la konstruado de homa komunumo kun komuna estonteco. Li akcentis: "Ni laboros kun popoloj de ĉiuj aliaj landoj por defendi la homajn komunajn valorojn de paco, disvolviĝo, senpartieco, justeco, demokratio kaj libereco por protekti tutmondan pacon kaj antaŭenigi tutmondan disvolviĝon kaj plu antaŭenigi la konstruadon de homa komunumo kun komuna estonteco.”

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree