Xi emfazis strebe atingi centjaran celon de armeo
Xiong Publikigita: 2022-10-24 20:15:32

Posttagmeze de la 24a de oktobro, Xi Jinping, la ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio, ŝtatprezidanto kaj prezidanto de la Centra Milita Komisiono, ĉeestis la kunvenon de armeaj kadruloj kaj faris gravan paroladon. Li substrekis, ke la tuta armeo devas serioze lerni, disvastigi kaj praktiki la spiriton de la 20a Nacia Kongreso de la Komunista Partio de Ĉinio, intensigi pensan kondukadon, esti respondeca pri siaj agoj, insisti pri labora plenumado kaj, por atingi la centjaran celon de la armeo, malfermi novan situacion de la armea afero.

Xi emfazis, ke la 1a plena sesio de la Centra Komitato de la 20a Nacia Kongreso de la KPĈ decidis pri organizo de la nova Centra Milita Komisiono. Tio estas grava politika aranĝo farita de la Centra Komitato de la KPĈ por la aferoj de la Partio, la ŝtato kaj la armeo. La Komisionanoj devas teni en memoro la respondecon al la Partio kaj la popolo kaj la atendon de la tutaj oficiroj kaj soldatoj, zorgeme kaj diligente labori por la Komisiono. La tutarmeaj altrangaj kadruloj devas sin fiksi al politiko, kapablo por venko en milito, novigo, koncentri sin al praktikado kaj porti sur sin respondecon.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree