Lunde vicestro de Nacia Komisiono de Disvolvo kaj Reformo Mu Hong diris, ke la raporto al la 20a Nacia Kongreso de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ) klare metis altkvalitan disvolvon kiel unuan taskon de konstruado de socialisma moderna lando en ĉiuj aspektoj, tio plue enkorpigas ĝeneralan situacion kaj longdaŭran signifon de altkvalita disvolvo.
Mu Hong diris en la gazetara konferenco pri eksplikoj de la raporto al la 20a Nacia Kongreso de la KPĈ, ke la raporto faris strategiajn aranĝojn pri antaŭenpuŝo de altkvalita disvolvo, inkluzive de rapidigo de konstruado de nova disvolva strukturo, firma efektivigo de disvolva strategio akcelita per novigo, konstruado de altnivela socialisma merkata ekonomia sistemo, ĉiuflanka antaŭenpuŝo de vilaĝa prosperigo, forta antaŭenigo de kunordigita disvolviĝo de regionoj kaj akcelo de altnivela ekstera malfermo.
Mu diris, ke tiuj strategiaj rimedoj fokusiĝas en la nuna tempo kaj la estonteco kaj helpas por senigi maltrankvilon de la ekstero kaj fortigi fidon pri disvolviĝo de Ĉinio.