Mondaj politikistoj varme gratulis Xi Jinping pro elektiĝo kiel ĝenerala sekretario de Centra Komitato de KPĈ
Mirinda Publikigita: 2022-10-24 14:42:22

Dimanĉe mondaj politikistoj sinsekve sendis gratulajn mesaĝojn, esprimante varman gratulon al Xi Jinping pro elektiĝo kiel ĝenerala sekretario de la 20a Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ).

Rusa prezidento Vladimir Putin diris, ke sukcesa okazigo de la 20a Nacia Kongreso de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ) sufiĉe montras noblan politikan prestiĝon de Xi Jinping kaj enkorpigas altan solidarecon de la KPĈ sub gvidado de Xi. Putin diris, ke li volas plue fari konstruivan dialogon kaj kompaktan kunordigon kun Xi, por antaŭenpuŝi ĉiuflankan strategian kunlaboran partnerecon inter Rusio kaj Ĉinio.

Prezidanto de la Afrika Nacia Kongreso, sudafrika prezidento Matamela Cyril Ramaphosa esprimis gratulon al Xi pro reelektiĝo kiel ĝenerala sekretario de la KPĈ kaj donis bondezirojn al la nova gvidantaro de la partio. La Afrika Nacia Kongreso tre zorgas la rilatojn inter la du partioj kaj kredas, ke la KPĈ kune kun progresaj fortoj de la mondo plue antaŭenigos realigon de justeca kaj paca disvolvo de la mondo.

Argentina prezidento Alberto Fernández diris, ke ĝenerala sekretario Xi gvidis Ĉinion akiri grandajn atingojn en malriĉec-elimino, sciencteknologia novigo, batalo kontraŭ epidemio kaj aliaj flankoj, kio plibonigis vivnivelon de la ĉina popolo kaj establis modelon al aliaj landoj de la mondo. Li deziras, ke Ĉinio, sub gvidado de Xi, antaŭeniros sur vojo de disvolvo kaj prospero kaj kreos pli brilajn atingojn.

Ankaŭ gvidantoj de Sud-Sudano, Belorusio, Kazaĥio, Kirgizio, Pakistano, Hungario, Brazilo kaj aliaj landoj sendis gratulajn mesaĝojn. 

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree