Okazis gazetara konferenco pri eksplikoj de raporto al la 20a Nacia Kongreso de KPĈ
Mirinda Publikigita: 2022-10-24 17:44:04

Lunde matene la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ) okazigis gazetaran konferencon por konigi kaj ekspliki la raporton al la 20a Nacia Kongreso de la KPĈ. Respondeculoj de koncernaj departementoj diris, ke la raporto al la 20a Nacia Kongreso de la KPĈ estas politika deklaro kaj aga programo de la partio unuigi kaj gvidi la popolojn de ĉiuj etnogrupoj por akiri novan venkon de socialismo kun ĉinaj trajtoj en la nova epoko kaj estas programa dokumento de maksismo. La gazetara konferenco konigis kaj eksplikis la ŝlosilajn partojn de la 20a Nacia Kongreso de KPĈ pri ĉinstila modernigo, altkvalita disvolvo, severa regado de partio en ĉiuj aspektoj kaj aliajn temojn atentatajn.

Estro de la oficejo pri studado de politikoj de la Centra Komitato de KPĈ Jiang Jinquan konigis, ke la raporto resumis grandajn reformojn de la pasinta jardeko kaj faris gravajn decidojn kun mejloŝtonaj signifoj pri tiuj reformoj.  

Vicestro de la Diskoniga Departemento de la Centra Komitato de la KPĈ Sun Yeli diris, ke Ĉinio ne importas modelojn de aliaj landoj, kaj firme oponas, ke aliaj landoj devige metu sian manieron sur Ĉinio, nek eksportas sian modelon, nek postulas, ke aliaj landoj kopiu agojn de Ĉinio.

Vicestro de la Nacia Komisiono de Disvolvo kaj Reformo Mu Hong diris, ke la raporto al la 20a Nacia Kongreso de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ) klare metis altkvalitan disvolvon kiel unuan taskon de konstruado de socialisma moderna lando en ĉiuj aspektoj, tio plue enkorpigas ĝeneralan situacion kaj longdaŭran signifon de altkvalita disvolvo.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree