Ĉinio konservas internacian sistemon kun UN ĉe ĝia kerno
Xiong Publikigita: 2022-10-24 19:27:48

Hodiaŭ, la 24an de oktobro, en gazetara konferenco okazigita de la ĉina Ministerio de Eksteraj Aferoj estis raportisto, kiu faris demandon: Hodiaŭ estas la Tago de Unuiĝintaj Nacioj (UN) kaj ankaŭ la 77a datreveno de ĝia naskiĝtago. Kiel rigardas la rolon de UN en la hodiaŭa mondo Ĉinio kiel unu el la fondintoj de UN kaj unu el la konstantaj landoj de la Sekureca Konsilio de UN? Antaŭ nelonge la ĝenerala sekretario de UN Guterres diris, ke Ĉarto de UNkaj ĝiaj ideoj nun restas en danĝero. Kian komenton Ĉinio havas pri tio?

La proparolanto Wang Wenbin diris, ke ni gratulas ke UN markas sian 77-jariĝon. Tiun tagon antaŭ 77 jaroj, Ĉarto de Unuiĝintaj Nacioj oficiale validiĝis, kaj danke al tio UN fondiĝis. Kiel interregistara organizaĵo, kiu estas plej ĝenerala, reprezenta kaj aŭtoritata, UN firme irigas multflankismon antaŭen, kaj ludas neanstataŭigeblan rolon por konservi la mondan pacon kaj akceli komunan disvolvadon. Kiel unu el la fondintoj de UN kaj unu el la konstantaj landoj de la Sekureca Konsilio de UN, Ĉinio ĉiam defendas la celojn kaj principojn de la Ĉarto, ĉiam protektas la fokusan rolon de UN en internaciaj aferoj, kaj firme estas konstruanto de la monda paco, kontribuanto de la tutmonda disvolvado kaj gardanto de la internacia ordo.

Wang Wenbin rimarkigis, ke Ĉinio persiste iras sur vojo de paca disvolvado kaj konstante strebas al politika solvo de varmaj problemoj, ke Ĉinio elmetis iniciaton pri tuttergloba sekureco, aktive engaĝis sin pri pacokonservaj agoj de UN kaj internaciaj armada kontrolo, malarmado, kaj prevento de nuklea disvastiĝo. Ĉinio faris kontribuojn por la paco kaj evoluo de la mondo.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree