Ĉinio komencis novan vojaĝon
Mirinda Publikigita: 2022-10-24 11:55:33

“De nun, ni jam iras sur nova vojaĝo al konstruado de granda socialisma moderna lando en ĉiuj aspektoj, atingante la duan centjaran celon, kaj ĉiuflanke antaŭenigante la grandan rejunigon de la ĉina nacio per la ĉinstila modernigo.” Tagmeze de la 23a de oktobro, la membroj de la Konstanta Komitato de la Politika Buroo de la 20a Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ) renkontiĝis kun ĵurnalistoj. Xi Jinping, ĝenerala sekretario de la 20a Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ) eksplikis en sia parolado centrajn taskojn de la partio en la nova vojaĝo en la nova epoko kaj akcentis, ke ni devas konstante realigi la sopiron de la popolo al pli bona vivo kaj krei pliajn oportunojn al la mondo per disvolviĝo de la lando.

Por kompreni nunan Ĉinion, necesas unue kompreni la KPĈ. La ĵus fermita 20a Nacia Kongreso de la KPĈ liveris gravan oportunon al la internacia komunumo por plue kompreni la regadon de la KPĈ.

Inter ili, “ĉinstila modernigo” estas alte atentata de la internacia komunumo. La kongreso klarigis ĉinajn trajojn kaj esencajn postulojn de ĉinstila modernigo kaj faris strategiajn planojn pri konstruado de socialisma moderna lando en ĉiuj aspektoj kaj ĉiuflanka antaŭenigo de granda rejunigo de la ĉina nacio. En la gazetara konferenco dimanĉe, Xi Jinping diris, ke ĉinstila modernigo estas frukto de longtempa efektivigo kaj esplorado de la KPĈ kaj la ĉina popolo kaj granda kaj peniga afero.

Multaj raportistoj rimarkis, ke la delegitoj de la 20a Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ) venas el diversaj fakoj, inter kiuj estas astronaŭtoj, ŝoforoj de publika transporto, sciencteknologiaj laborantoj kaj vilaĝaj instruistoj. Ili per siaj spertoj vivplene eksplikis la koncepton “ĉio por la popolo kaj de la popolo”. Etiopa ĉefministra konsilanto Shumete Gizaw komentis, “Ĉinstila modernigo estas disvolvo kun ĉinaj trajtoj, estas movita de realaj statoj kaj kun la popolo en la centro”.

La KPĈ estas politika partio kun granda misio, ĝi esperas, ke la ĉina popolo feliĉe vivos kaj la popolo de aliaj landoj havos bonan vivon. En la gazetara konferenco dimanĉe, ĝenerala sekretario Xi Jinping emfazis, ke Ĉinio malfermos sian pordon pli larĝe al la tuta mondo kaj liveros pli multajn oportunojn al la mondo per propra disvolvo.

Estro de brazila esplora centro pri ĉinaj demandoj Ronnie Lins komentis, ke la 20a Nacia Kongreso de la KPĈ estas “mejloŝtona kongreso”, kiu kondukos la ĉinan popolon plue konstrui ĉinstilan modernigon, realigante novan disvolvon sur vojo antaŭen kaj alportante novajn ŝancojn al la mondo.

Post centjara luktado, la KPĈ jam iras sur nova ekzamena vojo, la nova vojaĝo estas plena de gloro kaj revo. La membroj de la partio ĉiam plenumas siajn vortojn per agado. En la nova vojaĝo al konstruado de socialisma moderna lando en ĉiuj aspektoj, la KPĈ havas fidon kaj kapablon konduki la ĉinan popolon por krei pli grandajn mirindajn novajn miraklojn, pli bonan disvolvon kaj pliajn favorojn al la mondo.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree