Publika opinio: Tutmondaj junuloj altgrade rekonas la disvolvajn ideojn de Ĉinio
Xiong Publikigita: 2022-10-24 19:49:34

 


La 20a Nacia Kongreso de la Komunista Partio de Ĉinio prezentis tion, ke Ĉinio antaŭenigu la grandan rejunigon de la ĉina nacio per ĉina modernigo. La modernigaj ideoj de Ĉinio ricevis universalan rekonon de tutmondaj intervjuitaj junuloj. El unu publikopinia enketo por 4 700 junuloj aĝantaj ĝis 30 jaroj el 30 landoj en la mondo, 84,7% de la enketitoj rekonas, ke disvolva vojo devas baziĝi sur kondiĉoj de la lando, kaj opinias, ke por modernigo ne ekzistas certa modelo kaj normo, kiu efikus ie ajn en la mondo. Kaj 80,1% konsentas kun la disvolva ideo prezentita de la Komunista Partio de Ĉinio “surbaze de popolo kiel fokuso” kaj ĝenerale aprezas la ĉinan modernigon, ĉar ĝi estas modernigo de komuna prospero por ĉiuj.

 

Tiu ĉi tuttergloba enketo nomata “Ĉinio sur nova marŝado” estas kune lanĉita de la pensofabriko de Ĉina Komunikila Grupo kaj la Esplora Instituto de Ŝtata Mastrumado kaj Publikopinia Medio sub Renmin-Universitato de Ĉinio. La enketitoj estas 4 700 el 30 landoj tra la mondo. 40% de la homoj estas el evoluintaj landoj, dum 60% el evoluantaj landoj.

 

Laŭ la enketo tutmondaj junuloj donas altgradan takson pri la disvolvado de Ĉinio en la pasintaj 10 jaroj. El tiuj enketitoj 78,9% alte taksas la ekonomie disvolvajn atingojn de Ĉinio en la pasintaj 10 jaroj, 74,1% opinias, ke la internacia pozicio de Ĉinio estas nun leviĝanta, 79,1% notis, ke la Komunista Partio de Ĉinio estas inda je fido de la ĉina popolo.

 

Pri la koncepto pri la komunumo de komuna estonteco por la homaro, kiun nun Ĉinio ageme praktikas, la rekonateco de junuloj el evoluantaj landoj kaj de tiuj el evoluintaj landoj atingas respektive 84,2% kaj 79,5%.

Kaj pri la perspektivoj de la ĉina ekonomio 71,1% de la enketitaj junuloj havas optimismon, kaj la influpovon de la ĉina kulturo 68% opinias leviĝanta.

 

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree