Nova sekureca strategio elmontras maltrankviliĝon de Usono
CMG Publikigita: 2022-10-25 22:00:00

Lastatempe la Blanka Domo de Usono publikigis la novan raporton Ŝtata Sekureca Strategio. Laŭ la raporto, kiu aperis malfrue pro la konflikto inter Rusio kaj Ukrainio, Ĉinio estas rigardata kiel “plej granda defio de la tutmonda ordo”, kaj Usono devas venki en la konkurado kun Ĉinio. El tio elmontriĝas la pensado de malvarma milito, kiu profunde enradikiĝas en Usono, kaj la strategia maltrankviliĝon de Usono, kiu fariĝas pli kaj pli forta.

El la raporto oni facile trovas, ke ĝi estas rutina, kaj ke la registaro de Biden ne superas tiun de liaj antaŭuloj rilate la percepton pri la strategia konkurado kun Ĉinio. Se oni volas trovi en la raporto ion novan, tio ja estas ke la usona registaro pli rekte direktas sian lancon al Ĉinio, kaj senorname difinas Ĉinion kiel “konkuran ĉefrivalon”.

Ĉu potenciĝo de Ĉinio vere alportos minacon al Usono kaj eĉ al la mondo? Evidente, la respondo estas ne. Faktoj montras, ke Ĉinio restas en la koncepto pri paca disvolvado, agema protekto de la tutmonde strategia stabileco, kaj ĉiam estas konstruanto de la monda paco, kontribuanto de la tuttergloba evoluo, protektanto de la internacia ordo, liveranto de publikaj produktoj, kaj peranto de tiklaj problemoj. Ĉinio volas per siaj realaj agoj liveri dinamikon al la mondo grandan kaj ade doni novajn ŝancojn al la mondo.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree