La 20-a Nacia kongreso de la KPĈ: Etna politiko de la KPĈ estas sukcesa en pasintaj dek jaroj
Lucia Publikigita: 2022-10-25 19:34:08

Amikoj, en la pasinta semajno en Ĉinio estis grava okazaĵo, t.e la 20-a Nacia Kongreso de la Komunista Partio de Ĉinio.

264 el la 2 296 delegitoj elektitaj por partopreno en la kongreso venis el 40 ĉinaj etnogrupoj.

Ĉina prezidanto Xi Jinping partoprenis en grupa diskuto kun delegitoj el la Guangxi-a Ĝŭanga Aŭtonoma Regiono en suda Ĉinio, en kiu vivas la plej granda etna grupo de la lando.

Dum la transdono de raporto al la 20a Nacia Kongreso de la KPĈ, Xi emfazis la gravecon fari klopodojn por forĝi fortan senton de komunumo de la ĉina nacio.

Ni scias, ke Ĉinio estas unuiĝinta multetna ŝtato. Fortigi la senton de identeco de la ĉina nacio kaj konservi la integrecon kaj unuecon de la lando kaj komunan prosperon kaj disvolviĝon de ĉiuj etnogrupoj estas la celoj de la etna politiko de la KPĈ.

Kia progreso jam estis atingita en etnaj regionoj, Guangxi povas agi kiel ekzemplo. Amikoj, ni parolos en la venonta video pri evoluo de Guangxi.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree