Pluraj indicoj reflektas flekseblecon kaj viglecon de ĉina ekonomio
Mirinda Publikigita: 2022-10-25 14:45:15

Laŭ donitaĵoj publikigitaj de ĉina Nacia Buroo pri statistiko, en la antaŭaj tri trimestroj, la enlanda malneta produkto de Ĉinio kreskis je 3,0% kompare kun tiu samperiode pasintjare kaj rapidiĝis je 0,5% kompare kun la unua duonjaro. En la tria trimestro la enlanda malneta produkto kreskis je 3,9% kompare kun tiu samperiode de 2021.

Ĉi-jare fronte al komplika kaj severa enlanda kaj ekstera situacio kaj pluraj eksteratenditaj faktoroj, diversaj regionoj, departementoj altefike regis la epidemion kaj ekonomio-socian disvolviĝon, rapide efektivigis aron da politikoj por stabiligi la ekonomion kaj daŭrajn rimedojn, por ke la nacia ekonomio kontinue revigliĝu sub la premo.

En la antaŭaj tri trimestroj la fiksa kapitala investo kreskis je 5,9%, investo de altteknologiaj industrioj kreskis je 20,2%, kiuj estas pli altaj je 14,3 procentpuntoj ol la kreska rapideco de fikskapitala investo.

La totala sumo de detalado de sociaj konsumaĵoj kreskis je 0,7% kaj plue ellasiĝis verda konsuma bezono kaj detalado de novenergiaj veturiloj pliiĝis je 113,2%...

El tiuj indicoj pri industrioj, investo kaj konsumado, estas videble, ke la industria produktado rapide renormaliĝis, realaj ekonomioj stabile disvolviĝis, altteknologiaj fakoj bone disvolviĝis kaj kvalito de ekonomia disvolviĝo plue altiĝis.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree