La 23an de oktobro laŭ raporto de ĉikaga kanalo de ABC, la ĉikaga polico diris, ke de vespero de la 21a ĝis la 23a de oktobro, frekvence okazis pafilaj perfortoj en la urbo kaj almenaŭ 43 homoj estis trafitaj kaj 10 mortis.
La polico diris, ke ĉi tiu semanjfino estas aparte perforta por gejunuloj de Ĉikago, ĉar inter la 43 viktimoj 9 estas junuloj.
Laŭ donitaĵoj de la ĉikaga policejo, ĝis la fino de septembro en la urbo okazis 519 murdaj kazoj. Nur en septembro okazis 70 murdoj kaj 295 pafaj eventoj.