Marde la Politika Buroo de la 20a Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ) okazigis kunvenon por fari aranĝon pri studado, diskonigado kaj plenumo de la gvidaj principoj de la 20a Nacia Kongreso de la KPĈ, diskuti la regularon pri fortigo kaj protektado de la centralizita, unueca gvidado de la Centra Komitato de la KPĈ kaj detalajn regulojn por efektivigo de la ok-punkta decido pri laborkonduto. Ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la KPĈ Xi Jinping prezidis la kunvenon.