Guangxi starigis ekzemplon en btalo kontraŭ malriĉeco
Lucia Publikigita: 2022-10-26 18:49:00

Amikoj, en la pasinta video, ni parolis pri etna politiko de la Komunista Partio de Ĉinio. Guangxi starigis ekzemplon en btalo kontraŭ malriĉeco. Mi klarigas detalojn por vi. 

Guangxi, regiono precipe de etnaj grupoj en suda Ĉinio, kiu troviĝas ĉe la landlimo kun Vjetnamio, estas konsiderata kiel grava stacio por la translanda komerco kun Sudorienta Azio. La regiono starigis pli striktajn ekonomiajn rilatojn kun la Asocio de Sudorient-Aziaj Landoj (ASOAL) sekve de la pli larĝa malfermo de Ĉinio.

La vigleco estis videbla en la 19-a Ekspozicio de Ĉinio kaj la Asocio de Sudorient-Aziaj Landoj (ASOAL) en septembro, dum kiu rekordaj

267 naciaj kaj internaciaj kontraktoj estis subskribitaj kun investo de pli ol 57 miliardoj da usonaj dolaroj, kreskante je 37% kompare kun la antaŭa jaro.

Ĝis novembro de 2020 estis liberigitaj ĉiuj ĝiaj 54 gubernioj el absoluta malriĉeco, kiam la lastaj ok malriĉaj gubernioj en la regiono inkluzive de ses aŭtonomaj gubernioj kun etnaj grupoj, eliminis la absolutan malriĉecon.

Laŭ blanka libro publikigita en 2021, la regionoj de etnaj grupoj atingis konsiderindan progreson en la batalo kontraŭ malriĉeco. De 2016 ĝis 2020 la nombro de malriĉaj loĝantoj en

la kvin aŭtonomaj regionoj Interna Mongolio, Tibeto, Ningxia, Xinjiang kaj Guangxi kaj tri

provincoj kun granda multetna loĝantaro Guizhou, Yunnan kaj Qinghai malkreskis je 15,6

milionoj.

La blanka libro ankaŭ diras, ke ekstrema malriĉeco estis eliminita en ĉiuj 28 etnaj grupoj kun malgranda loĝantaro.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree