Xi emfazis ĉiuflanke lerni principojn de 20a Nacia Kongreso de KPĈ
Mirinda Publikigita: 2022-10-26 15:39:07

Posttagmeze marde la Politika Buroo de la 20a Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ) okazigis unuan kolektivan lernadon pri plenumo de la gvidaj principoj de la 20a Nacia Kongreso de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ). Ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de KPĈ Xi Jinping prezidis la kunvenon kaj emfazis, ke la 20a Nacia Kongreso de KPĈ akiris serion da gravaj fruktoj en politikoj, teorioj kaj praktikoj, ellaboris ĝeneralajn principojn kaj strategiajn aranĝojn pri disvolvo de aferoj de la partio kaj la lando sur la nova vojaĝo en la nova epoko kaj estas politika programo kaj aga programo al la partio por solidarigi kaj gvidi la popolon en konstruado de socialisma moderna lando en ĉiuj aspektoj kaj ĉiuflanka antaŭenigo de granda rejunigo de la ĉina nacio. La tuta partio devas fokusiĝi en ĉiuflanka lernado, komprenado kaj efektivigo, senŝanceliĝe efektivigi la celojn kaj taskojn ellaboritajn de la 20a Nacia Kongreso de KPĈ kaj klopodi por gajni novan venkon de konstruado de socialisma moderna lando en ĉiuj aspektoj.

Xi diris, ke lerni kaj diskonigi la principojn de la 20a Nacia Kongreso de KPĈ estas nuna kaj estonta unua politika tasko de la tuta partio kaj la tuta lando. Li Qiang, Zhao Leji, Wang Huning, Cai Qi, Ding Xuexiang kaj Li Xi faris parolojn pri profunda kompreno kaj praktikado de la principoj de la 20a Nacia Kongreso de KPĈ kaj aliaj aŭskultis iliajn opiniojn.

 

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree