Stabila ĉina ekonomio montras altkvalitan esencon
Mirinda Publikigita: 2022-10-26 21:00:13

En laborejo de viand-produktoj de kompanio en Qingdao, Shandong-provinco, laboristoj prifabrikas produktojn de nova mendilo.

Estas menditaj 2 000 tunoj da kokaĵoj kaj vendotaj al restoracioj de Japanio.

Li Wei, direktoro de eksporta departemento de manĝaĵa entrepreno diris: “De januaro ĝis septembro ĉijare la nombro de mendiloj pliiĝis je 10% kompare kun tiu samperiode de 2021 kaj la eksportado de kokaĵoj kaj koncernaj produktoj estis 42 000 tunoj.”

En Weifang, alia urbo de Shandong-provinco, iu entrepreno de manĝaĵa eksportado preparas ŝarĝi kamionojn per 620 tunoj da frostigitaj kokaĵoj por Japanio.

Sui Haibin, ĝenerala vicdirektoro de eksterkomerca entrepreno en Weifang, Shandong-provinco diris: “Nun laŭ la mendiloj estas 5 000 tunoj kaj la produktado finiĝos en la venonta januaro.”

Laŭ statistiko, en la antaŭaj 8 monatoj ĉijare la eksportitaj kokaĵoj kaj koncernaj produktoj de la provinco valoras 3,86 miliardojn da juanoj, pliiĝante je 53,4% kompare kun tiu samperiode de 2021.

Sun Xiao, proparolanto de Ĉina Konsilio pri Akcelo de Internacia Komerco, ĝenerala sekretario de Ĉina Ĉambro de Internacia Komerco diris: ke koncentre videblis efikoj de aro da politikoj kaj praktikoj pri stabiligo de ekonomio kaj ekstera komerco ekde la tria trimestro. Ĉinaj entreprenoj de ekstera komerco evidente havas pli fortajn fidojn kaj anticipojn kaj kontinue montras fortan flekseblecon.

Donitaĵoj montras, ke en la antaŭaj tri trimestroj ĉijare, la totala sumo de importado kaj eksportado de Ĉinio estas 31,11 duilionoj da juanoj de RMB, kreskante je 9,9% kompare kun tiu samperiode de 2021.

Inter tiuj la eksportado kreskis je preskaŭ 14% kaj la importado kreskis je pli ol 5%.

Sun Xiao, proparolanto de Ĉina Konsilio pri Akcelo de Internacia Komerco, ĝenerala sekretario de Ĉina Ĉambro de Internacia Komerco diris, ke grandaj kaj mezaj entreprenoj estas pli optimismaj pri la tutjara eksterkomerca situacio kaj mikroentreprenoj havas relative malfortan anticipon, kio jam pliboniĝis ol en la dua trimestro.

En la 24a de oktobro, ĉina Nacia Statistika Buroo publikigis donitaĵojn, kaj la enlanda malneta produkto de Ĉinio kreskis je 3,0% kompare kun tiu samperiode pasintjare. Tio pruvis, ke ĉina ekonomio jam venkis malfavorajn influojn de la epidemio en la dua trimestro kaj montras relative fortan flekseblecon.

El tiuj indicoj, pli elstaris infrastruktura investo, altteknologia fabrikado kaj industria produktado. Produkta kvanto de novenergiaj veturiloj pliiĝis je 112,5% kompare kun tiu samperiode pasintjare.

Fu Bingfeng, vicestro pri konstantaj aferoj de Ĉina Aŭta Industria Asocio diris, ke ĉijare la industrio de novenergiaj veturiloj kontinue rapide kreskis, la kvoto de novenergiaj veturiloj en la merkato de januaro ĝis septembro estas 23,5%. En septembro la vendado de novenergiaj veturiloj superis 700 mil kaj kreis novan rekordon.

En la mondo ĉinaj novenergiaj veturiloj estis aprobitaj de alilandaj uzantoj. La importado de ĉinaj novenergiaj veturiloj en la antaŭaj naŭ monatoj estas 389 mil, pliiĝante je pli ol 100% kompare kun tiu samperiode.

Pollanda eksa vicĉefministro Janusz Piechociński diris, ke en la pasintaj tri jaroj, malgraŭ influo de la epidemio, la rilatumo de aldona valoro de ĉina fabrikado en la mondo kreskis je 30%. Estas admirinde, ke Ĉinio jam estas forta lando en novaj teknologioj kaj akiris grandajn atingojn en aerspaco, IT kaj modernigaj kampoj.

 

 

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree