Laŭ la raporto de la Monda Banko, la averaĝa kontribua rilatumo de Ĉinio al monda ekonomia kresko inter 2013 kaj 2021 estas 38,6%. Tiu cifero superis sumon de la totala kontribuo de la Grupo 7. Kiel grava motoro de la monda ekonomia kresko, la ĉina ekonomio estas plena de fleksebleco kaj vigleco kaj estas atentata de la mondo. Laŭ la plej novaj datumoj, ĉina ekonomio en la tria trimestro kreskis je 3,9% kompare kun tiu samperiode pasintjare, pli rapida ol tiu de la dua trimestro. La ĵurnalo The Wall Street Journal raportis, ke la kreska mezuro de la ĉina ekonomio en la tria trimestro estas multe alta ol tiu antaŭkalkulita de la merkato.
De 53,9 duilionoj da juanoj al 114,4 duilionoj da juanoj, kiuj respektiveestas la ekonomiaj sumoj de Ĉinio de 2012 kaj 2021, la kreska rapido okupas la duan lokon en la mondo.
La jara averaĝa kresko de ĉina ekonomio inter 2013 kaj 2021 estas 6,6%, kiu estas pli multe alta ol 2,6%, la samperioda monda averaĝa kreska rapido.
La raporto al la 20a Nacia Kongreso de la Komunista Partio de Ĉinio mapas disvolvan perspektivon de Ĉinio en la estonteco kaj donas esperon al ekonomikistoj de la mondo pri brila perspektivo de la ĉina ekonomio.