Ĉinio estas partnero de aliaj landoj kaj alportas ŝancojn al ilia disvolvado
CMG Publikigita: 2022-10-26 17:47:42

La 26an de oktobro regulan gazetaran konferencon prezidis Wang Wenbin, proparolanto de la ĉina Ministerio de Eksterlandaj Aferoj. Estis raportisto, kiu metis demandon: Hieraŭ la usona prezidento Biden kaj la nova brita ĉefministro Rishi Sunak faris telefonan interparolon , kaj ili esprimis kune alfronti la defiojn el Ĉinio. Kian komenton vi havas pri tio?

Wang diris, ke Ĉinio estas partnero de aliaj landoj kaj alportas ŝancojn al ilia disvolvado, ne estas defio kaj minaco por ili. Ĉinio urĝas Usonon forĵeti la penson de nul-suman ludon kaj adaptiĝi al la ĝenerala tendenco de la mondo. La argumento pri “minaco el Ĉinio” jam fariĝis kaduka kaj rutina. Por bono de la mondo, ĝi devas starigi al si novan koncepton pri malfermo, inkluziveco, kunlaboro kaj kungajno, kaj multe fari favorajn aferojn por la mondaj paco kaj evoluo.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree