Ĉinio subtenas grandigon de BRICS-membraro
Lucia Publikigita: 2022-10-27 21:19:50

Karaj amikoj, hodiaŭ mi volas paroli kun vi pri BRICS. Kiel sciate, ke BRICS estas akronimo de Brazilo, Rusio, Hindio, Ĉinio kaj Sud-Afriko, kiuj reprezentas emerĝantajn merkatojn kaj evoluantajn landojn.

Lastatempe la lokaj amaskomunikiloj de Sud-Afriko raportis, ke sud-afrika prezidento Cyril Ramaphosa diris, ke saud-arabia kronprinco Mohammed bin Salman "esprimis la deziron de Saud-Arabio esti parto de BRICS", kaj Saud-Arabio ne estas la sola lando serĉanta BRICS -membrecon.

Kiel la prezidanto de BRICS por ĉi tiu jaro, Ĉinio aktive subtenas BRICS komenci la procezon de membrara grandigo kaj vastigi la kunlaboron "BRICS Plus". Fakte la kunlaboro "BRICS Plus", starigita en 2017, invitis gvidantojn de evoluantaj landoj ekster la BRICS-landoj aliĝi al la dialogo.

Cetere, en la 14a Pintkunveno de BRICS okazigita en junio ĉijare, Ĉinio esprimis subtenon al grandigo de BRICS-membraro por ke ili alportu novan viglecon kaj pliigu reprezentadon kaj influon de BRICS. 

Post 16-jara disvolviĝo, la sistemo de BRICS gajnis vastan konsenton kaj subtenon de la internacia komunumo. Pli kaj pli multaj landoj volas esti unu el ĝiaj membroj por realigi komunan disvolviĝon kaj prosperon.

En la 14a Pintkunveno de BRICS en junio, Ĉinio diris, ke BRICS ne estas fermita klubo aŭ ekskluziva rondo, sed granda familio de reciproka subteno kaj partnereco por kungajna kunlaboro.

Mi volas diri, ke kompare kun iuj ekskluzivaj blokoj, tia malferma internacia organizo estas pli alloga kaj koherema, ĉu ne?

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree