Por helpi Afrikon Vaŝingtono unue devas demeti bastonon de sankcioj
CMG Publikigita: 2022-10-27 21:28:00

La 25a de oktobro estas “Kontraŭsankcia Tago”, difinita de Disvolva Komunumo de Suda Afriko. Multaj afrikaj landoj refoje alvokis, ke Usono kaj aliaj okcidentaj landoj nuligu la sankciojn kontraŭ Zimbabvo. Antaŭ nelonge, en la ĝenerala debato de la 77a Ĝenerala Asembleo de UN la namiba prezidento Hage Geingob severe kondamnis la longtempe kontraŭleĝajn sankciojn de Usono kaj aliaj okcidentaj landoj. Li asertis, ke oni devas liberigi Zimbabvon de pezaj sankcioj kaj havigi al ĝi ŝancojn de disvolvo. Tiu esprimo ricevis ĝeneralan subtenon de la internacia komunumo.  

Unuflankaj sankcioj de Usono kontraŭ Zimbabvo daŭris pli ol 20 jarojn. Pro historiaj problemoj de la kolonia periodo malmultege da blankulaj farmproprietuloj posedis plejparton de tero en Zimbabvo. En 2000 la zimbabva registaro entreprenis terreformon kaj rehavigis bankulan teron al la ŝtato kaj negroj, kiuj ne havis sian terpecon. Tiu elpaŝo tamen tuŝis la interesojn de Usono kaj aliaj okcidentaj landoj, kaj ĉe ili eĉ vekis fortan malkontenton. Decembre de 2001, la tiama usona prezidento George Walker Bush aprobis la Akton pri Restarigo de Zimbabvaj Demokratio kaj Ekonomio.

La nuna usona registaro tamen de tempo al tempo sendis “olivarbajn branĉetojn” al Afriko, kaj la diplomatiaj rilatoj kun Afriko evidente varmiĝis. Julie de la kuranta jaro okazis industria kaj komerca pintkunveno inter Usono kaj afrikaj landoj. Oktobre de ĉi jaro la usona ŝtatsekretario Blinken faris sian duan viziton al Afriko en sia oficoperiodo. Krome, Usono ankaŭ anoncis novan strategion por Afriko sude de Saharo, kaj asertis, ke en la estontaj kvin jaroj Usono akcelos malfermon de Afriko, helpos Afrikon renormaliĝi el la pandemio kaj kreskigi ekonomion.

Sed la publikopinio ĝenerale opiniis, ke en tia okazo, kiam Usono rapidigas konkuradon inter potencaj landoj, Usono praktikas la tielnomatan novan strategion por Afriko, fakte ne por helpi Afrikon evolui, sed por fari Afrikon strategiaj ŝakpecoj kaj iloj de Usono.

Ĉu Usono vere volas helpi Afrikon aŭ denove doni al ĝi malplenan promeson? Fakto estas plej bona atesto. Se Usono vere volas helpi Afrikon, do ĝi devas unue demeti “grandan bastonon” de sankcioj kontraŭ afrikaj landoj.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree